Deira estis malgranda regno en Anglio dum la 6-a jarcento. Ĝi formis kun Bernicia la postan Northumbria.

Deira
450 – 655
historia lando • reĝlando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Laŭ Simeono de Durham ĝi etendiĝis de la Humber ĝis la Tyne. Tamen ne estis loĝantoj en la regiono norde de la Tees. La regna urbo estis York.

Pri la tempo de la unuaj kolonioj nur malmulte oni scias. La unua reĝo konata estas Ælla. Post lia morto ĉirkaŭ la jaro 588 Deira estis reĝita unue de Aethelric kaj poste de Æthelfrith de Bernicia, kiu unuigis la du regnojn kaj tiel metis la bazan ŝtonon por la altiĝo de Northumbria.

Tre mallonge, de la aŭtuno de 633 al 634, la du regnoj disiĝis kaj Osric regis Deira.

Historio de la regno Deira troviĝas en la Historia ecclesiastica gentis Anglorum de la anglosaksa historiisto Bede.

Listo de la reĝoj de Deira redakti

La jaroj estas nur proksimaj valoroj.