Laŭ la helena mitologio, Dejaniro (el la greka ΔηϊάνειραΔῃάνειρα, heroo-venkintino[1]detruantino de sia edzo[2]) estis la tria edzino de la fama heroo Heraklo, ĉefe konata, fakte, pro okazigi lian morton.

Dejaniro
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Oineo
Patrino Alteo (mitologio)
Edzo/Edzino Heraklo
Infanoj Glenus • Hodites • Macaria • Ctesippus • Hilo • Glycisonetes
vdr
Dejaniro, laŭ Evelyn de Morgan.

Genealogio kaj edziniĝo al Heraklo redakti

Dejaniro estis filino de Alteo kaj DionizoOineo, reĝo de Kalidono konata kiel la vin-homo, kvankam tiam li jam estis malsovaĝita[3][4]. Kiam ŝia frato Meleagro forpasis, ĉiuj el siaj fratinoj funebris lian morton ĉe la tombejo. Artemiso ofendiĝis pro tio, kaj transformis ilin en birdojn. Nur Dejaniro kaj Gorgo sukcesis konservi ilian homan korpon, danke al la ĝustatempa interveno de Dionizo[5]. Tio pravigis la onidiron pri ke tiu dio estis la vera patro de la princino.

 
Heraklo kaj Aĥeloo luktadas pro la rajto edziĝi al Dejaniro. Skulptaĵo de François-Joseph Bosio.

Ŝia patro promesis edzinigi ŝin al timinda rivera-dio Aĥeloo. Tamen, Dejaniro ne estis milda princino, laŭ Apolodoro «ŝi eĉ veturis per sia propra ĉaro kaj praktikis la militan arton»[3], do ŝi tute rifuzis esti subpremita de tiu pova svatiĝanto, kiu kapablis transformiĝi en serpenton aŭ taŭron. Heraklo, la plej elstara heroo en la mita rakontaro, promesis al la animo de Meleagro edziĝi al lia fratino, do pro tio luktis kontraŭ Aĥeloo pro la rajto edziĝi al ŝi. Post eksterordinara batalo, dum kiu la oceanido adoptis diversajn formojn, Heraklo profitis ke li iĝis taŭro por preni lin per liaj kornoj kaj surterigi lin, rompante tiel unu el la kornoj. La najadoj kreis per ĝi la faman kornon de abundo, kiun Heraklo donacis al Eneo por konvinki lin akcepti la geedziĝon[6].

Laŭ Robert Graves, Dejaniro estis rememoro de antaŭa milit-diino, Pra-Ateno, kiu ĉefrolis ritajn orgiajn nuptojn, dum kiu oni oferadis la sakralajn reĝojn. Heraklo, simbolo de la lasta olimpa mita tempo, devis venki la riveran dion por edziĝi Dejaniron. Tiu mito rilatas ankaŭ al la anstataŭo de la antikva matriarka religio per tiu patriarka, doria, kiun Heraklo simbolas.

Dejaniro ĝojis pri la venko de la heroo, edziniĝis al li kaj kune ili havis, inter aliaj, filinon nomitan Makario (kiu volonte akceptis sian morton por ke la dioj helpu la atenanojn venki Eŭristeon) kaj Hilo, inicanto de la elstara dinastio de la heraklidoj, kiuj sukcesis regi multajn grekajn urbojn.

Alia versio de la historio asertas ke Dejaniro (ankaŭ tie nomita Mnesimako) estis filino de Deksameno, reĝo de Oleno. Heraklo seksperfortis ŝin, kaj promesis edziĝi al ŝi post sia reveno. Sed antaŭe, la ĉevalviro Eŭritiono alvenis al Oleno kaj petis la manon de la princino. Deksameno akceptis pro timo, kaj kiam Heraklo revenis mortigis Eŭritonon kaj plenumis sian promeson[7].

Partnero kaj idaro
Heraklo

Morto de Heraklo redakti

 
Forkapto de Dejaniro fare de la centaŭro Neso. Pentraĵo de Louis Jean Lagrenee, 1755.

Dum bankedo ĉe familiano de Eneo, Heraklo nevole mortigis la vin-verŝiston, kaj pro tio oni ekziliis lin al Trakinio aŭ al Tirinto. Survoje, li kaj Dejaniro devis trairi la riveron Eveno. Tiam, la centaŭro Neso ofertis, kontraŭmone, sian dorson por porti Dejaniron ĝis la alia bordo, dum Heraklo naĝis. Sed li profitis tiun ŝancon por kuri alidirekte kaj klopodi seksperforti Dejaniron. Heraklo aŭdis ŝiajn kriojn, kaj pafis (el distanco de pli ol unu kilometro) sagon ŝminkitan per la sango de la Hidro, la plej terura veneno el la mondo.

La sago trafis la koron de Nezo, kiu mortonte konvinkis Dejaniron pri ke sia sango, miksite kun lia spermo kaj oleo, estis efektiva rimedo por reakiri la amon de ŝia edzo. Naive, Dejaniro trempis tukon en la vundo de la ĉevalviro kaj konservis ĝin. Laŭ aliaj rakontoj, Dejaniro trempis lanon, per kiu ŝi poste trikis ĉemizon, aŭ Nezo donis al ŝi sian propran tunikon, sang-makulita.

Dejaniro pasigis trankvilan vivon en Trakinio. Ŝi jam akutimiĝis al la malfideloj de sia edzo, sed kiam li sendis sian novan amantinon, Jolo, al ilia komuna domo, Dejaniro sentis ke tio estas tro, kaj, kvankam ŝi kompatis Jolon, ŝi klopodis reakiri la amon de sia edzo. Heraklo pretiĝis por solena oferado al Zeŭso, dankeme pro sia venko en Ekalio, kaj pro tio petis al sia edzino la plej belan ĉemizon kaj tunikon. Tiam, Dejaniro ŝminkis ĝin per la sango de Nezo (aŭ donis al li tiun ĉemizon kiun ŝi faris aŭ Nezo donis), kaj tio okazigis la finon de tiu heroo.

Ĝuste kiam la servisto Likaso eliris por doni la ĉemizon al Heraklo, Dejaniro eksciis pri kion ŝi ĵus faris: peco da lano falis surteren kaj subite ekbrulis. Terurigite, ŝi klopodis halti Likason, sed jam estis tro malfrue: la veneno fiksiĝis sur la haŭto de Heraklo, kies karno ekbrulis pro ĝi. Senespere kaj freneze pro sia kulpo, Dejaniro alvokis ŝiajn filojn, por ke ili ĉeestu la morton de ilia patro, kaj poste pendigis sin de arbo-branĉo[8] aŭ trapasis sin per glavo. Tuj poste, Dejaniro ricevis la pardonon de sia edzo, pro tio ke Hilo klarigis al li ĉion okazintan.

Dejaniro en belarto kaj nuntempaj aludoj redakti

  • Dejaniro estas elstara rolulino en la verko Trakinianinoj, de Sofoklo.
  • Ŝi ankaŭ aperas en kelkaj epizodoj de la televid-felietono Hercules: The Legendary Journeys, ĉefrolita de Tawny Kitaen. En ili Dejaniro kaj siaj tri gefiloj estis murditaj de Hero, sed Heraklo vizitadis ilin ĉe la Elizeaj Kampoj. Ĉi tiu versio verŝajne estas parte inspirita de la historio de la unua edzino de Heraklo, Megaro.

Aliaj rolulinoj same nomitaj redakti

Krom la antaŭa, Dejaniro estis ankaŭ la nomo de diversaj rolulinoj de la helena mitologio:

  1. Amazono kiun Heraklo mortigis dum la plenumado de sia naŭa laboro, la akiro de la zono de Hipolito[9].
  2. Filino de Likaono, filo de Ezeo kaj unu el la unuaj reĝoj de Peloponezo. Ŝi edziniĝis al Pelasgo kaj, laŭ kelkaj versioj, estis patrino, kun li, de la fifama Likaono[10].
  3. Unu el la nereidinoj, filino do de Nereo kaj Doriso[11].

Referencoj redakti

  1. P. Walcot. Greek Attitudes towards Women: The Mythological Evidence, 31:1:43. Dua eldono, Romo, 1984.
  2. Koine. Y. (ĉefa eldonisto). Kenkyusha's New English-Japanese Dictionary, paĝ. 551. 5-a eldono,Kenkyusha, 1980.
  3. 3,0 3,1 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.8.1.
  4. Higeno. Fabloj, 31.33.
  5. Antonino Liberalis. Metamorfozoj, 2.
  6. Strabo, 10.2.19.
  7. Higeno. Fabloj, 31.
  8. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.7.5. kaj 6.7.
  9. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.16.2.
  10. Dionizo de Halikarnaso. Romiaj antikvaĵoj, 1.11.2.
  11. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.2.7.

Literaturo redakti

  • William Smith. A Dictionary of Greek and Roman biography and mythology. Eld. Little Brown & Co., Bostono. [1] OCLC 68763679.
  • Robert Graves. Greka mitaro, 142.
  • Ovidio. Pri la herooj, 9.
  • Ovidio. Metamorfozoj, 9.101-238.
  • Harry Thurston Peck. Harper's Dictionary of Classical Antiquities, 1898.