Dekuma lingvaĵo estas apriora projekto de internacia planlingvo de framasona franca advokato kaj filologisto Jean Delormel en 1795, dum la Franca Revolucio, influita de dekuma sistemo.

La projekto estas tute apriora. En tiu sistemo, ĉiu litero montras unu klason de ideoj: ekzemple la litero « a » indikas l’« arto de paroli », el kio AVA : gramatiko / AVE : litero / AVAU : vorto / AVEU : nombro / ALVE : vokalo / ADVE : konsonanto / ALVAU : nomo / ALAVAU : komuna substantivo / ALEVAU : propra nomo/ ALZEVE: diftongo, ktp. La vortoj estas derivataj per infiksoj.

La projekto havas 10 vokalojn: a, é, i, o, u, au, ê, ei, eu, ou.

Nombroj (1-10): za, ze, zi, zo, zu, zau, zê, zei, zeu, da.

Bibliografio redakti

Delormel, J.,
Projet d'une langue universelle presenté a la convention nationale,
Paris, 1795
50 pp. 22cm.