La Krestofazano, Lophura ignita, estas birdo el la familio de Fazanedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestofazano
Krestofazano, masklo
Krestofazano, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Lophura
Specio: L. ignita
Lophura ignita
(Shaw, 1797)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Lophura ignita.jpg
Lophura ignita
凤冠火背鹇 (36064966240).jpg
凤冠火背鹇 (36064966240)

Masklo estas mezgranda, 65 ĝis 70 cm longa, arbara fazano kun paveca malhela kresto, bluecnigra plumaro, malhelbluaj korpo, brusto, flugiloj kaj subvosto, ruĝecbrunaj pugo kaj suba dorso, cinamo-, kuprokolora al oranĝeca vosto kaj suba brusto, iom pli cinamokolora aŭ bruna, nigraj eksteraj vostoplumoj, tre ruĝecaj irisoj kaj plej rimarkinde nuda enorma helblua vizaĝa haŭto kiu pendas subokule aŭ kreskas al krono kiel pariĝada allogaĵo kiu povas kaŝi plej grandan parton de la beko aŭ stratigas (mallarĝigas) la kronon tiele ke rektigas la kreston. Helaj kruroj kun spronoj. La ino estas bruna birdo kun mallonga kresto, blua vizaĝa haŭtaĵo kaj punkteca nigrablanke sube. Ŝi estas iom pli malgranda nome 56-57 cm longa. Temas pri specio kun klara kazo de seksa duformismo kaj laŭgrande kaj laŭ plumarkoloro.

La Krestofazano troviĝas en arbaroj de malaltaj teroj de la Taja-Malaja Duoninsulo, Borneo kaj Sumatro. Estas 4 subspecioj de la Krestofazano. Maskloj de la subspecio el Borneo kaj de Insulo Bangka, L. i ignita (Malgranda bornea krestofazano, de suda Borneo) kaj L. i. nobilis (Granda bornea krestofazano, el norda Borneo), havas brunajn centrajn vostoplumojn, blankecajn krurojn kaj estas ruĝecbruna sube. La masklo de Vjeilota krestofazano, L. i. rufa, de granda teritorio de la Taja-Malaja Duoninsulo kaj plej parto de Sumatro, havas blankajn centrajn vostoplumojn, ruĝajn krurojn kaj bluecnigran kolon blanke striecan sube. La fina subspecio, Delakura krestofazano, L. i. macartneyi, troviĝas en sudorienta Sumatro kaj la masklo havas blankan koloron ĝis vosto, blankecajn krurojn kaj varian kvanton de ruĝecbruna sube. La ino de L. i ignita kaj L. i. nobilis havas malhelan, nigrecan voston kaj blankecajn krurojn, dum ino de L. i.a rufa havas helbrunan voston kaj ruĝajn krurojn.

Ties dieto konsistas ĉefe el plantoj, fruktoj kaj malgrandaj animaloj. La ino kutime demetas 4 al 8 kremoblankecajn ovojn.

Pro pliiĝanta habitatoperdo kaj troĉasado en kelkaj areoj, la Krestofazano estas klasata kiel Preskaŭ Minacata ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en Apendico III de CITES en Malajzio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti