Delinke Gajdó
GAJDÓ Delinke[1][2] [pr. gajdo:] estas rumanuja hungara aktorino naskiĝinta en Sfântu Gheorghe la 1-an de junio 1974. Ŝia malofta nomvarianto estis Széplakiné Gajdó Delinke.
Delinke Gajdó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1974 (49-jaraĝa) en Sfântu Gheorghe |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Rumanio • Hungario |
Alma mater | Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Kariero redakti
Delinke Gajdó apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi akiris aktoran diplomon en Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István en 1996. Ŝia ĉefinstruisto estis Loránd Lohinszky. Ŝi debutis en 1996 kaj ludis ekde tiam en la teatro Szatmárnémeti Északi Színház Harag György Társulat de Satu Mare, baldaŭ en aliaj hungarlingvaj teatroj en Rumanio, eĉ en Hungario. Ekde mezo de la 2000-aj jaroj ŝi vivis en Tinnye kaj ŝi gvidis malgrandan teatran kompanion.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Cordelia (Shakespeare: Reĝo Lear);
- Helena (Shakespeare: Szentivánéji álom);
- Kispál Júlia (Áron Tamási: Ősvigasztalás);
- Irma (Ferenc Molnár: Az üvegcipő);
- Edith (Mór Jókai: A kőszívű ember fiai) (teatra adapto);
- Judit (Géza Páskándi: László, szent király);
- Erzsi (Ede Szigligeti: Liliomfi);
- Duci (Ernő Szép: Vőlegény.
Ŝiaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Bál a pusztán (1997) kamparanino
Ŝia libro redakti
- 365 nap inspiráció (kunaŭtoro, 2012)
Referencoj redakti
- Spektakloj pluaj[1]
- Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- roloj