Deliro laŭ PIV estas stato de nedaŭra spirita malordo kaŭzita de febro, malsano aŭ ebrieco. La stato estas karakterizita per halucinaj imagoj kaj nekonsekvencaj senkonsciaj paroloj. Temas do pri akuta psika perturbo, kiu havas biologian, organan kaŭzon. La esperantlingva vorto venas de la latina vortoformo delirium, kiu fontas el de – "de, el, ekster" kaj lira – "fosaĵo"; la laŭvorta origina signifo do estas io kia "esti ekster la fosaĵo", "esti devojiĝinta", iom bilda priskribo pri mallonga frenezo aŭ konfuziĝo.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
F05 deliro, ne kaŭzata per alkoholo aŭ aliaj psike aktivaj substancoj, kaj ne surbaze de demenco
F05.1 deliro surbaze de demenco
F05.8 kromaj formoj de deliro
F05.9 deliro, ne detale specifigita
F10.4 psikaj kaj kondutaj perturboj pro konsumo de alkoholo: drogomanka sindromo kun deliro
F11.4 psikaj kaj kondutaj perturboj pro konsumo de opiaj alkaloidoj: drogomanka sindromo kun deliro
F12.4 psikaj kaj kondutaj perturboj pro konsumo de kanabo: drogomanka sindromo kun deliro
F13.4 psikaj kaj kondutaj perturboj pro konsumo de lacigaj aŭ dormigaj drogoj: drogomanka sindromo kun deliro
F14.4 psikaj kaj kondutaj perturboj pro konsumo de kokaino: drogomanka sindromo kun deliro
F15.4 psikaj kaj kondutaj perturboj pro konsumo de aliaj stimulaj substancoj, inkluzive de kafeino: drogomanka sindromo kun deliro
F16.4 psikaj kaj kondutaj perturboj pro konsumo de halucinigaj drogoj: drogomanka sindromo kun deliro
F17.4 psikaj kaj kondutaj perturboj pro konsumo de (grandaj kvantoj de) tabako: drogomanka sindromo kun deliro
vdr

Simptomoj redakti

Karakterizaj por deliro estas perturbo de la konscio kaj la kapablo de racia pensado, aparte de la kapablo pri abstraktaj pensoj, de la mallongtempa memoro kaj de la orientiĝo pri sia persono kaj pri la nuna loko, tempo kaj situacio.

Plena formo de deliro ankoraŭ signifas pliajn simptomojn, kiel vidaj halucinoj, paranojo, maltrankvilo kaj sencelaj moviĝoj, kaj ankaŭ perturbo de la ritmo de dormo kaj maldormo. Plue povas ekaperi afekciaj perturboj kiel depresio, angoropaniko, sed ankaŭ eŭforio, forta ekscitiĝo aŭ agitiĝo. La komenco de la akuta perturbo estas tuja, sed la forteco de la simptomoj kutime ŝanĝiĝas dum la daŭro de la tago.

Trakto redakti

Unue necesas, ke medicina fakulo taksu la danĝerecon de la situacio: Ĉu akutaj medicinaj kaŭzoj necesigas tujan terapion, aŭ ĉu atendeblas ke dumtempa veneniĝo pro troa konsumo de psike aktiva substanco mem finiĝos per metabola elimino de la substanco el la korpo? Ĉu hospitala observo de la paciento necesas?

Necesas diferencigi unuflanke inter akuta, subite komenciĝintaj statoj de konfuziĝo, ekzemple kaŭzitajn per medikamentoj, per metabola perturbo, per infekto, kora aŭ pulma malsano, per cerba aŭ nerva perturbo, post operacio, per perceptaj perturboj aŭ pro troa psikosocia stresiĝo, kaj aliflanke inter daŭra konfuziĝo pro diversaj formoj de demenco (Alchajmera demenco, fruntotempia, angia kaj aliaj formoj de demenco). Laŭ la difino, deliro estas subite komenciĝinta stato: eblas, ke surbaze de demenco pro subita aldona stresiĝo ekestas deliro, sed konstanta psika konfuziĝo kiel simptomo de demenco ne nomeblas deliro.

Kaŭzoj kaj komplikaĵoj redakti

Ekzistas multaj eblaj kaŭzoj de deliro. La stato de subita spirita malordo estas pli-malpli unueca reago al multaj eblaj kaŭzoj, kiel infektoj, cerbaj tumoroj, veneniĝoj per drogoj aŭ medikamentoj, forta manko de korpa likvaĵo kaj multaj pliaj situacioj. La plej ofte kaŭzo de deliro estas alkoholomanka stato kadre de alkoholismo. Forta formo de tiu alkoholomanka deliro, latine nomata delirium tremens, estas vivdanĝeriga malsanokrizo.