Demando pri Germanujo

La demando pri Germanujo (aŭ pri Germanio), germane die deutsche Frage = la germana (aŭ germanujagermania) demando, estis precipe inter la jaroj 1806 kaj 1990 la nesolvita demand(ar)o kiumaniere unuigi la politike dissplititajn landojn loĝatajn de germanoj en unu germanan nacio-ŝtaton.

Centra Eŭropo ĉirkaŭ 1820 montranta la teritorioj de la Regno Prusio (blue), de la Aŭstria Imperio (flave) kaj sendependaj germanaj ŝtatoj (grize). La ruĝa linio markas la limon de la Germana Konfederacio; kaj Prusio kaj Aŭstrio kontrolis teritoriojn ekster la Konfederacio.

La germanuja demando ankaŭ rilatas al la teritorioj kaj landlimo de Germanujo, kiuj dum la jarcentoj multe ŝanĝiĝis. Ekde la reunuiĝo de Germanujo en la jaro 1990 la demando estas ĝenerale konsiderata kiel solvita kaj respondita, ankaŭ ĉar Germanujo estas hodiaŭ plene akceptita membro de diversaj internaciaj organizaĵoj, i.a. la Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj.

Origina situacio (1806-1815) redakti

Centra historia okazaĵo, kiu ankaŭ multe kaj grave influis la historion de Germanujo, estis la Franca Revolucio de 1789, post kiu Napoleono Bonaparte sin igis imperiestro de la francoj kaj konkeris aliajn landojn por ŝajne disvastigi la ideojn de la revolucio kaj por efektive pliigi sian propran potencon. En la jaro 1806 li estis enmarŝinta kun sia armeo en la germanajn ŝtatojn kaj detruis la ĝis tiam ekzistintan Sanktan Romian Imperion, kiu similis al federacio inter la germanaj ŝtatoj estinta tro loza kaj malpotenca por efike kontraŭi je iu ajn potenco, kiu dezirus ĝin konkeri.

Jam tiu-tempe la germana naciismo kreskis kaj oni deziris ekhavi nacian suverenecon, kian Napoleono promesis per la disvastigo de la francrevoluciaj valoroj. La seniluziiĝo estis granda, kiam Napoleono estis superata kaj la princoj kaj reĝoj de la germanaj ŝtatoj ne volis doni sian potencon al iu ununura estro de ununura germana nacio. La Kongreso de Vieno de 1815 reordigis Eŭropon per konservema ĝis reakciema maniero: Tiel estiĝis la Germana Federacio, kiu estis tre loza kaj malforta federacio inter la germanaj landoj simila al renaskiĝo de la Sankta Romia Imperio.

Ekesto de la demando ĝis la unuiĝo redakti

Germana Federacio (1815-1866/1867) redakti

 
La Germana Federacio

Per la estiĝo de la Germana Federacio fakte kreiĝis la demando, kie estas la limo de Germanujo – almenaŭ tiu-tempe la demando iĝis grava la unuan fojon. La kaŭzo por la ekgraveco estas, ke la naciismo – vekita per la franca revolucio kaj per la militoj kontraŭ Napoleono – postulis nacion kiel kulturan indentigilon.

La Federacio konsistis el 35 germanaj princlandoj kaj kvar liberaj urboj. La du ĉefaj potencoj en la federacio estis Aŭstrujo kaj Prusujo, kiuj jam antaŭ la okazo de la franca revolucio kelkfoje militis unu kontraŭ la alia. Enigi ambaŭ ŝtatojn en unu federacion estis provo stabiligi la eŭropajn potencojn, sed la federacio ne povis longe daŭri pro la konkurado inter Aŭstrujo kaj Prusujo. Krome tio ne estus respondo al la demando, ĉar la postulo de la germanoj estis nacia unuiĝo, ne denova ligo en loza kaj disfalema alianco.

Du respondoj al la demando redakti

En 1848 la demandon intencis respondi 806 delegiitoj en la Frankfurta Nacia Asembleo, kiu okazis sekve de la Marta Revolucio de 1848. Dum la renkontiĝoj de la Nacia Asembleo, oni debatis precipe pri du solvoj por la germana demando. La unua eblo estis krei germanan nacion regatan de Prusujo kaj ekskludantan Aŭstrujon. Ĝi ŝajnis evidente pli forta, ĉar ĝi ne estis tiel disfalema kiel la trogranda Germana Federacio. Tiu respondo nomiĝis kleindeutsche Lösung (esperantlingve: malgrandgermana solvo). La alia ebla metodo solvi la problemon pri Germanujo estis la estigo de pli granda nacio estrita de Aŭstrujo, sed ankaŭ inkludanta Prusujon, ĉar ambaŭ germanaj ŝtatoj apartenis al la germana kulturregiono kaj oni timis militon inter Prusujo kaj Aŭstrujo, se iu de ili estus ekskludita el la nova forta nacio-ŝtato. Tiu ĉi respondo nomiĝis großdeutsche Lösung (esperantlingve: grandgermana solvo).

Fine oni decidis iri la vojon de la malgranda Germanujo, sed la vortoj de la parlamentanoj de la Asembleo nuliĝis, kiam la Asembleo estis finigita per la princoj kaj reĝoj refortiĝintaj, kiuj kontraŭis plian unuiĝon al germana nacio-ŝtato, ĉar ili volis ankoraŭ regi super iliaj reĝlandoj kaj princolandoj. Tiel la unua germana revolucio kaj la unua atingebla eblo respondi al la germana demando fine fiaskis.

La vojo al la unuiĝo (1864-1871) redakti

En la jaro 1864 la germanan unuiĝon progresigis negermana nacio, nome al [[|Danio|Danujo]], kiu celis enkonduki en Ŝlesvigo la danan konstitucion kaj igi Ŝlesvigon nesuverena parto de Danujo (dum antaŭe ĝi estis parte suverena). Sed pro tio, ke Ŝlesvigo estis membro de la Germana Federacio kaj ĉar la Federacia akto difinis, ke ĝiaj membroj devis havi propran konstitucion kaj esti suverena lando, la Germana Federacio deklaris militon al Danujo en la jaro 1864 – la germana-dana milito, kiu poste konatiĝis kiel unua milito al germana unuiĝo.

Post kiam Danujo estis superata de la germanaj landoj, Aŭstrujo prenis Holstinion kaj Sachsen-Lauenburg de Danujo kaj Prusujo prenis Ŝlesvigon. Nur du jarojn poste, la prusa kanceliero Otto von Bismarck planis novan vojon al la unuiĝo de tuta Germanujo estrata de Prusujo. Li estis konservativulo, ne revoluciulo kaj do ne estis tuŝata de la francrevoluciaj valoroj de libereco, frateco kaj egaleco. La celo de Bismarck estis pleja potenco por sia patrujo – Prusujo, ne Germanujo.

En la jaro 1866 Bismarck lasis enmarŝi la prusajn trupojn en Holstinion, kiu estis nun estrata de Aŭstrujo. Tio kaŭzis konferencon de la Germana Federacio, en kiu Aŭstrujo postulis, ke Prusujo retiru la trupojn, sed Prusujo celis provoki Aŭstrujon. Sekve de tio, Prusujo eksmembriĝis el la Germana Federacio por militi kontraŭ Aŭstrujo kaj por esti konsiderata kiel ĉefpotenco en la nordo de la germanaj ŝtatoj. Tiu milito estas hodiaŭ konata kiel germana-germana milito, aŭstra-prusa milito, interfrata militodua milito al germana unuiĝo.

La duan unuiĝomiliton venkis Prusujo kaj ĝi gajnis la regionon de Holstinio. La ŝtata rezulto estis la malestigo de la Germana Federacio kaj la kreo de la Nord-germana Federacio formiĝinta el la nordgermanaj ŝtatoj ekde tiam estrataj de Prusujo. La sudgermanaj ŝtatoj estis ankoraŭ lojalaj al Aŭstrujo. Malgraŭ tiu situacio ŝajnis esti relative stabila kaj la Nord-germana Federacio estis pli firma ol la Germana Federacio, Aŭstrujo iam venĝus kontraŭ Prusujo. Por reveki la naciajn sentojn kaj forgesi pri la engermanujaj problemoj, necesis milito kontraŭ ekstera potenco.

La sekva paŝo de Bismarck estis la deklaro de milito kontraŭ Francujo, kiu kontraŭis la unuigon de la Nordgermana Federacio kun la germana sudo. Unuiĝinta Germanujo oriente de Francujo estus tro danĝera. Bismarck sukcesis trovi militan kaŭzon kaj lasis siajn armeojn enmarŝi en Francujon. Al la sudgermanaj ŝtatoj li sendis petojn de helpo. Multaj sudgermanaj civitanoj estis alvokataj per naciaj sentoj kaj fervore subtenis la prusan vojon. Baldaŭ Francujo estis superata kaj Bismarck subaĉetis la Bavaran reĝon, kiu estis tre potenca en la sudo, por igi lin proponi al la prusa reĝo la korolon de nova unuiĝita germana nacio-ŝtato. La milito kontraŭ Francujo estas konata kiel prusa-franca milito aŭ kiel tria – kaj lasta – milito al germana unuiĝo. La demando pri Germanujo ŝajnis esti finfine respondata per la Germana Imperiestra Regno.

Reestiĝo de la demando ekde 1945 redakti

 
malhele griza: FRG; ruĝa: GDR; hele griza: regionoj prenitaj de Sovetunio antaŭe apartenintaj la la Germana Regno

En la jaro 1945 Germanujo estis superata de Anglujo, Francujo, Sovetunio, Usono kaj ties aliancitoj en la Dua Mondmilito. Ekde tiam Germanujo devis komenci de nenio kaj la venkintaj potencoj povis tre facile influi la superatan popolon. En la sekvaj jaroj klariĝis, ke la lando devis esti dividata al okcidenta parto, la posta Federacia Respubliko Germanujo (FRG), kiun multe influis Francujo, Anglujo kaj precipe Usono, kaj orienta parto influita de Sovetunio – la posta Germana Demokratia Respubliko (GDR). Ambaŭ germanaj partoj funkciis laŭ la ideologia kaj sistema specimeno de la influanta superpotenco. Sovetunio estis komunisma reĝimo, dum Usono estis kapitalista kaj libereca.

En la paso de la sekvaj jardekoj montriĝis intersistema batalado inter Sovetunio kaj Usono, kiu ankaŭ respeguliĝis en la dividita Germanujo. Kaj por la germanoj denove estiĝis la demando jam demandita antaŭ la unuiĝo per Bismarck: Kiel unuigi Germanujon pace al stabila nacio? La germana re-unuiĝo estus la respondo, sed pli ol kvar jardekoj daŭris la malvarma milito inter la sistemoj ĝis la solvo de la demando povis esti atingita.

En 1989 la popolo de ambaŭ Germanujoj komencis mem – ne surbaze de iu parlamento, kiel en 1848 – kaj ne gvidate de iu registarano kiel iam de Bismarck reunuigi la nacion per pacemaj demonstracioj. Interalie oni kritikis la komunisman sistemon de GDR kaj finfine, la 3-an de Oktobro 1990, la orienta parto de Germanujo aliĝis formale al la okcidenta kaj estis kunfandita kun ĝi al unuigita Germanujo. Tiel la respondo de la germana demando finfine estis atingita.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Die Deutschen – Die Wege der Deutschen 00, ZDF. Filmdokumento pri germana historio.