Demetro Ĥalkokondilo

Demetrios Chalkokondyles (1423-1511) aŭ "Demetro Ĥalkokondilo" estis greka humanisto, diplomato, filozofo, filologo, eldonisto, historiisto, helenisto. Li eldonis la ĉefajn verkojn de la klasikaj aŭtoroj, kiel Iliado de Homero, Pitagoro, Izokrato (436 a.K. - 338 a.K.), Herodoto (484 a.K. - 420 a.K. kaj la anatomiaj libroj de Klaŭdo Galeno (121-216).

Demetrios Ĥalkokondiles
Δημήτριος Χαλκοκονδύλης
greka humanisto
greka humanisto
Persona informo
Naskiĝo aŭgusto 1423
en Ateno,  Grekio
Morto 9-a de januaro 1511
en Milano,  Italio
Lingvoj latinamezepoka greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Alma mater Universitato de Padovo , Universitato de Peruĝo, Universitato de Romo, Universitato de Florenco
Familio
Infanoj Theophilus Chalcondylas vd
Parencoj Giorgios Chalkokondyles • Laonikos Chalkokondyles vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto vd
Doktoreca konsilisto Teodoro Gaza vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis lernanto de Teodoro Gaza (1410-1475) kaj sukcedis al Johano Argiropulo (1415-1487) en la katedro pri la greka en la Universitato de Florenco, kaj estis profesoro de Johannes Reuchlin (1455-1522), Johano Laskaro (1445-1534), Anĝelo Policiano (1454-1494), Baldassare Castiglione (1478-1529), la papo Leono la 10-a (1475-1521), Lilio Gregorio Giraldi (1479-1552), Stefano Negri (1475-1540) kaj Giovanni Maria Cattaneo (1529-1530).

Lia nomo estas alligita al pluraj kleruloj samkiel Marsilio Ficino (1433-1499), Konstantinos Laskaris (1433-1501), William Grocyn (1446-1519) kaj Nikolao Leoniĉeno (1428-1524). Li estas la unua eldonisto de Homero (1488).

Biografio redakti

Demetro Kalkokondilo apartenis al unu el la plej nobelaj atenaj familioj kaj estis unuagrada kuzo de Laoniko Kalkokondilo (1423-1490), kronikisto de iu historio pri la falo de Konstantinopolo. Baldaŭ, li translokiĝis al Peloponezo, kun sia atena familio, kiu estis elmigrinta post persekutado de la florencaj dukoj. La familio Aĉiaiuoli elstariĝis dum la duklando de Ateno. En 1435, okaze de la morto de Antono la 1-a Aĉiaiuoli, lia vidvino, Maria Melisena, iom parenca al la Kalkokondila familio, dezirante akiri la duklandon el la florencaj heredantoj, komisiis Georgon Kalkokondilon, onklon de Demetro kaj estron de la naciisma partio filohelena, kaj decidas resti apud la sultano Murad la 2-a (1404-1451) por ricevi la formalan agnoskon de la nova gubernio. Tamen, iu ribelo de la partio de Aĉiaiuoli ekprenis la povon kaj enpostenigis du nevojn de Antono la 1-a. La Kalkokondiloj, kaj inter ili tre eble Demetro, eskapis el Ateno kaj rifuĝis en Peloponezon.

 
Marsilio Ficino, Cristoforo Landino, Anĝelo Policiano e Demetro Kalkokondilo. Affresco di Domenico Ghirlandaio in Santa Maria Novella

En 1447, li, el Ateno, enmigris Italion, kaj alvenis al Romo en 1449, kie li pliprofundigis siajn konojn pri la Platona filozofio kaj komencis instrui la grekan al privataj studentoj en Peruĝo. Pli malfrue, la Kardinalo Bazilo Besariono (1403-1472) fariĝis lia patrono, kaj poste kelka tempo li fariĝis protektito de Lorenzo de Mediĉo (1449-1492), kie li estis nomumita mentoro de liaj infanoj. Kalkokondilo pasis la restanton de sia vivo kiel profesoro pri la greka en Peruĝo, Padovo, Romo, Florenco kaj Milano.

En 1462, Demetro donis elmontrojn pri sia filozofia edukado publikigante libreton defende de Teodoro Gaza (1410-1475), lia majstro, atakita de iu greka filozofo filoplatona, Michele Apostolis (1420-1486)[1] aludante ke la lasta penis alproksimigi la teorion de Platono al tiu de Aristotelo.

En oktobro 1463, Demetro ricevis la katedron pri la antikva greka en la Universitato de Padovo, kaj inter 1471 kaj 1472, li penis translokiĝi al Florenco, kun la helpo de kelkaj amikoj, tamen nur en 1475 li sukcesis, post translokiĝo de Andronico Callisto[2] (m. inter 1476 kaj 1487), kiu okupis en la Universitato de Florenco la postenon de Johano Argiropulo.

Kun la nomumigo en la Florenca Studio li atingis la kulminon de sia akademia kariero, kvankam li produktis nenian reliefan verkon, disvastigante kaj subtenante la grekan bizantinan kulturon en Italio, kiu komencis dekliniĝi post la morto de Bazilo Besariono (1403-1472) kaj Teodoro Gaza (1410-1475).

Krom la graveco donita al la Fresko en la ĥorejo de la Baziliko Santa Maria Novella, kie Domenico Ghirlandaio (1449-1494) lin portretis kune kun Marsilio Ficino (1433-1499), Kristoforo Landino (1424-1498) kaj Policiano (1454-1494), la preskaŭa foresto de fontoj lin koncernantaj, sugestas ke la restado de Demetro en la kortego de Lorenzo la Grandioza (1449-1492), ne kontribuis por la disvastigado de la grekaj bizantinaj filozofio kaj kulturo en Italio. Tamen, lia plej profitodona aktiveco estis la instruo kaj legado de la klasikuloj, kie Policiano, Piko de la Mirandolo (1463-1494) kaj Johano de Mediĉo (1475-1521), krom multaj enpasiiĝintoj de la greka lingvo tiam havantaj la okazon aŭskulti persone kaj vive unu el la lastaj supervivantaj intelektuloj el greka deveno.

En 1484, aĝante 61-jarojn, Kalkokondilo edziĝis al virino, kies nomo ne atingis niajn tagojn, kun kiu li havis dek infanojn. Intertempe, lia reputacio malpliiĝis dank'al la intelekta aktiveco de Policiano, kiu, konkurante kun Demetro, komencis instrui pri la grekaj aŭtoroj, kaj kontraŭe al tiuj intelektuloj, kiuj samkiel Gaza, ekzaltis la dekadencan Atenon, li laŭdegis Florencon kiel la novan Heladon, kie nun bone disvastiĝis la konado pri la grekaj lingvo kaj literaturo.

Tre eble reagante al ĉi tiu malkresko de sia rolo, Demetro publikigis en la 9-a de decembro 1488 sian unuan verkon entenante la skribaĵojn de Homero, Herodoto, Plutarko, Iliado, Odiseado, Batrakomiomakio[3] kaj la Poetikaj Himnoj[4] de Homero.

La malbonaj interrilatoj kun la membroj de la Florenca Studio, devigas Demetron translokiĝi al Romo: en oktobro 1488 li sukcesis esti ricevita de la papo Inocento la 8-a (1432-1492), tamen, ĉi tiu ne kontentigis lian peton. En julio 1491, Ludoviko la Maŭro (1452-1508) proponas al li la katedron pri la greka en Milano, kiun Demetro akceptis, kun la permeso de Lorenzo, la Grandioza.

En la kortego de Lorenzo, Demetro atingis plej grandan sukceson kaj rimarkindecon, tiom ke li konvinkiĝis pri publikado en Milano, en 1494, de laboro efektive verkita de li: iu skolastika gvidlibro por la lernado de la greka lingvo sub la titolo "Ερωτήματα"[5]. En tiu jaro li estis profesoro de Johano Georgo Trisino (1478-1550), al kiu li kontaĝis per la pasio pri la studo de la malnova lingvo greka kaj la amo al la klasika literaturo.

Okaze de la okupo de la francoj en la duklando de Milano, Demetro eskapis al Ferrara, ne kredante en la sukceso de sia kariero, sed, en marto 1501, li ricevis inviton de Georgo la 2-a de Amboazo (1488-1550), ligita al Ludoviko la 12-a (1462-1515) por repreni sian postenon kiel profesoron en Milano. En Milano, la malnova atena majstro, aĝante 78-jarojn, havis Ptolemeon, sian dekan kaj lastan infanon.

En 1504 eldoniĝas la lasta verko de Kalkokondilo: temas pri latina traduko de kompendio pri la Roma Historio kreita de Kasjo Diono, eldonita de Johano Ŝifilino, en la 11-a jarcento, kiu estis dediĉita al la ĉefepiskopo de Parizo, Stefano Ponŝero (1446-1524). En la 9-a de januaro 1511, Demetro Kalkokondilo, estante 88-jara, mortis en Milano kaj estis sepultita en la Preĝejo de Sankta Maria de la Pasio[6].

Laŭ Benedikto Ĝovjo (1471-1545), Policiano kritikis Kalkokondilon kiel «aridus atque ieiunus» (akra kaj malsaĝa) dum Erasmo de Roterdamo lin laŭdis kiel «probus et eruditus» (honesta kaj erudicia), tamen, portanto de fundamente intelekta mezboneco. Kontraŭe, Trisino estimis lin per tiel alta konsidero, ke okaze de lia morto, la lernanto ordonis la starigon de memorstono.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti