Demonico

Vikimedia apartigilo
(Alidirektita el Demodico)

Demonico estis la nomo de diversaj rolulinoj de la helena mitologio:

  1. Virgulino el Efezo, al kiu la gaŭla reĝo Breno enamiĝis dum sia kampanjo kontraŭ Malgrand-Azio. Ŝi promesis cedi al liaj deziroj, kaj perfidi sian popolon, se Breno donus al ŝi la juvelojn kaj brak-bendojn de la gaŭlaj virinoj. Ĉagrenite pro ŝia avideco, la gaŭlo donis al Demonico ĝuste tion, kion ŝi petis: li ordonis siajn soldatojn ĵeti tion sur ŝi, do la junulino mortis, entombigita per juveloj[1].
  2. Filino de Agenoro, reĝo de Pleŭrono, kaj Epikasto, fratino de Portaono. Ŝi am-rilatis al milita dio Areso, kun kiu ŝi havis kvar infanojn[2]: Eveno, Molo, Pilo kaj Testio. Heziodo nomis ŝin Demodoco[3].
  3. Edzino de Kreteo, filo de Eolo kaj unua reĝo de Jolko. Kun li ŝi naskis Esonon, Amitaonon, Fereson kaj Talaon[4]. Laŭ Higeno[5], ŝi edziĝis al Kreteo tute nevole, ĉar ŝi vere amis Frikson. Tial kial tiu lasta rifuzis ŝiajn am-proponojn, Demonico akuzis lin antaŭ sia edzo pri malvirta konduto. La beotianoj kredis ŝin, kaj konsentis, laŭ konsilo de Apolono, pri oferi Frikson. Bonŝance, Heraklo alvenis ĵustatempe kaj haltis la homan oferon (kontraŭ kiu li kutime agadis). Subite, fluganta ora vir-ŝafo, sendita de Hero aŭ de Zeŭso, malsupreniris el ĉielo kaj forprenis Frikson kaj lian fratinon Helo.
Breno kaj sia parto de la milit-akiro, laŭ Paul Jamin, 1893. Kiam la gaŭla reĝo alvenis al Efezo, enamiĝis al Demonico, sed tuj poste morto-punis ŝian mon-avidecon.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Plutarko. Paralelaj vivoj, 15.15. 15
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.7. 1.7.7
  3. Skolio pri la Iliado de Homero, 14.200.
  4. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.25.9.
  5. Higeno. Poezia astronomio, 2.20.