Demokratia konfederaciismo

Demokratia konfederaciismo estas liberecisma socialisma politika sistemo, elpensite de Abdullah Öcalan. Demokratia konfederaciismo estas "sistemo de popole elektitaj administraj konsilioj, kiu permesas al lokaj komunumoj praktiki aŭtonoman kontrolon pri siaj havaĵoj, dum estante ligitaj al aliaj komunumoj per reto de konfederaciaj konsilioj."[1]

Abdullah Öcalan

Öcalan, kiu estis la estro de la Kurdistana Laborista Partio, fondis tiun ideologion dum li estis en malliberejo. Kvankam la partio estis unue marksismo-leninisma, la organizaĵo ŝanĝis siajn opiniojn pro la korespondo de Öcalan kun liberecana socialisto Murray Bookchin, kiu grande influis en la nuna ideologio de la partio. Proksime de sia vivfino, Murray Bookchin maliluziĝis pri la kreskanta senpolitikeco de la nuna anarkiisma movado, kaj kreis liberecisman municipismon anstataŭe.[2] La centraj kolonoj de demokratia konfederaciismo estas socia ekologio kaj anarkifeminismo.[3]

Laŭ Abdullah Öcalan, lia ideologio baziĝas sur partoprena demokratio kaj aŭtonomio je la loka nivelo. El sia libro:

Citaĵo
 Ju pli forta la partopreno, des pli potenca ĉi tia speco de demokratio. Kvankam la naciŝtato kontrastas al demokratio, kaj mem neas ĝin, demokratia konfederaciismo estas daŭra demokratia procedo. 
— Abdullah Öcalan[4]

La puĉo de la ŝtato estas vidita kiel laŭpaŝa procezo. Ili ne vidas revolucia puĉo de ŝtato kiel maniero por krei daŭripovan ŝanĝon. Anstataŭ, sociaj problemoj kaj aferoj rilataj al libereco kaj justico devas esti solvita por demokratia-konfederacia procezo. Tamen, se naciŝtato elektas ataki la komunumon, subtenantoj povas rezisti memdefende kun grupoj kiel ekzemple la Protektaj Taĉmentoj de la Popolo (YPG).[5]

Anoj permesas kreon de globa konfederacia kunigo kiu antaŭenigus platformon de civilaj liberecoj, kiel alternativo al la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu ili vidas kiel asocio de naciŝtatoj kaj dominita de grandaj potencoj. Tamen, en demokratia konfederaciismo, la emfazo estas sur la loka nivelo, organizi konfederaciismon globe ne estas nediskutebla, sed ne estas la tuja intereso de la ideologio.[6]

La ideologio populariĝis dum la konflikto en Roĵavo post anoj ekbatalis kontraŭ la Islama Ŝtato.[7]

Referencoj redakti

  1. Paul White, "Democratic Confederalism and the PKK's Feminist Transformation," en The PKK: Coming Down from the Mountains (London: Zed Books 2015) 126–149.
  2. "The new PKK: unleashing a social revolution in Kurdistan" in RoarMag.org. Arkivita el la originalo je 2015-09-15. Alirita 2016-05-19.
  3. Anarchists vs. ISIS: The Revolution in Syria Nobody’s Talking About. Alirita 29-a de novembro 2015.
  4. Öcalan, Abdullah."Democratic Confederalism. Transmedia Publishing Ltd., 2011. p. 26-27.
  5. Öcalan, Abdullah."Democratic Confederalism. Transmedia Publishing Ltd., 2011. p. 32.
  6. Öcalan, Abdullah."Democratic Confederalism. Transmedia Publishing Ltd., 2011. p. 31.
  7. "After Kobani victory, Kurds expand fight against ISIS"