Dendrobates azureus

Dendrobates azureus ("dendrobato lazura") estas specio de rano trovebla en suda Surinamo kaj norda ĝis centra Brazilo. Ĝi en iuj naciaj lingvoj nomatas "blua venensaga rano" (ekzemple en la angla, blue poison dart frog, kaj nederlanda, blauwe pijlgifkikker), en aliaj titoliĝas "blua arbogrimpanto" (ekzemple en la germana, blauer Baumsteiger, aŭ litova, mėlynoji medlaipė).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dendrobates azureus

Biologia klasado
Regno: Bestoj - Animalia
Filumo: Ĥorduloj - Chordata
Klaso: Amfibioj - Amphibia
Ordo: Anuroj - Anura
Subordo: neobatrachia
Familio: Dendrobatedoj Dendrobatidae
Genro: Dendrobato Dendrobates
Dendrobates azureus
Hoogmoed, 1969
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ranoj de la specio d. azureus pace kunvivas en kaptiteco.

En ambaŭ kazoj kaj ankaŭ la botanika, latina nomo temas pri aludo al la forte blueca, lazura haŭto koloro, kaj la nomo "venensaga rano" aludas al la fakto ke ĉiuj ranoj de la genro dentrobates estas iugrade venenaj, kaj haŭtaj sekretaĵoj de la (brile flava) genra specio phyllobates vaste uzatas de indiĝenaj sudamerikaj etnoj por kanpafilaj sagoj - kvankam do la "blua venensaga rano" ne mem uzatas por venenaj sagoj, ĝia parenceco al la specio phyllobates en la rana genro dendrobates do kaŭzis la danĝere sonan nomon. En la loka tirioa lingvo, la rana specio nomatas okopipi.

Jen aparte bluhaŭta specimeno