Dendropsophus microcephalus

Dendropsophus microcephalus estas specio de rano de la familio de Hiledoj. Ĝi troviĝas en sudorienta Meksiko (suda Veracruz kaj norda Oaxaca), Centrameriko (Belizo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Panamo[1]), kaj norda Sudameriko en Kolombio,[2] Venezuelo, Trinidado kaj Tobago, la Gujanoj (Gujano, Surinamo, Franca Gujano), kaj norda Brazilo. Tiu disvastigita specio povus fakte esti specikomplekso.[1][3] Ties komunaj nomoj estas flava arborano, etkapa arborano, kaj flavgrila arborano.[1][3]

Masklo de Dendropsophus microcephalus montranta sian voĉosakon dum sia alvokado.

Aspekto redakti

Maslkoj kreskas ĝis ĉirkaŭ 25 mm kaj inoj ĝis 31 mm en longo. Ĝi estas dorse milda kaj pala al brilflava kun du tre klare markitaj helbrunaj linioj kiuj iras paralele suben laŭlonge de la korpo. Supraj surfacoj de femuroj havas malhelajn markojn. Ventre ĝi estas palkrema aŭ blanka, eble kun pli flaveca gorĝo. La iriso estas bronzkolora.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Dendropsophus microcephalus. Amphibians of Panama. Smithsonian Tropical Research Institute. Arkivita el la originalo je 2016-10-06. Alirita 11-a de majo 2016.
  2. Acosta Galvis, A. R. & D. Cuentas (2016) Dendropsophus microcephalus (Cope, 1886). Lista de los Anfibios de Colombia V.05.2015. www.batrachia.com. Arkivita el la originalo je 2016-10-06. Alirita 11-a de majo 2016.
  3. 3,0 3,1 Frost, Darrel R. (2016) Dendropsophus microcephalus (Cope, 1886). Amphibian Species of the World: an Online Reference. Version 6.0. American Museum of Natural History. Alirita 11-a de majo 2016.