Denis Theodore GOLDBERG (11a de Aprilo 193329a de Aprilo 2020) estis sudafrika socia kampanjanto, kiu estis aktivulo de lalukto kontraŭ apartismo. Li estis la akuzito No. 3a en la Rivonia Proceso, kun la plej bone konataj Nelson Mandela kaj Walter Sisulu, kie li estis ankaŭ la plej juna el la akuzitoj kaj la nura membro blankulo de Umkhonto we Sizwe, armeo de la Afrika Nacia Kongreso.

Denis Goldberg
Persona informo
Naskonomo Denis Theodore Goldberg
Naskiĝo 11-an de aprilo 1933 (1933-04-11)
en Kaburbo
Morto 29-an de aprilo 2020 (2020-04-29) (87-jaraĝa)
en Kaburbo
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj afrikansaangla
Ŝtataneco Sud-Afriko
Alma mater Universitato de Kaburbo
Okupo
Okupo homrajta aktivulo • politikistoverkisto
vdr

Kiel politika malliberulo, li estis enprizonigita dum 22 jaroj, kun aliaj gravaj membroj de la kontraŭ-apartisma movado en Sudafriko. Post sia liberigo en 1985 li plue kampanjis kontraŭ apartismo el sia bazo en Londono kun sia familio, ĝis la apartisma sistemo estis tute abolita post la balotado de 1994. Li revenis al Sudafriko en 2002 kaj fondis la neprofitcela Denis Goldberg Legacy Foundation Trust en 2015. Li estis diagnozita je pulmokancero en Julio 2019, kaj mortis en Kaburbo la 29an de Aprilo 2020.

Li estis membro de la Sudafrika Komunista Partio.

Kelkaj verkoj redakti

  • Goldberg, Denis (2010). The Mission : A Life for Freedom in South Africa. Johannesburg: STE. OCLC 723667119.
  • Goldberg, Denis (2012). Mandela-Tambo : friends, comrades, leaders, legacy. Mandela-Tambo lecture series, 4. ISBN 9780955653834. OCLC 870178125. "This paper was delivered as the Fourth lecture of the Mandela-Tambo lecture series, 13 September 2012. The lecture was organised by the City of Glasgow College and ACTSA Scotland in association with the SA High Commission. The Glasgow Mandela-Tambo lecture 2011."
  • Goldberg, Denis (2016). A Life for Freedom: The Mission to End Racial Injustice in South Africa. University Press of Kentucky. ISBN 9780813166858.