La denstetiacoj[3] (latine Dennstaedtiaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi entenas ĉirkaŭ 220 speciojn[4]. Ĝia tipa genro estas denstetio[3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Denstetiacoj
Pteridium aquilinum'
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Klaso: polipodiopsidoj Polypodiopsida [1]
Ordo: polipodialoj Polypodiales
Familio: Denstetiacoj Dennstaedtiaceae
Lotsy [2]
denstetio Dennstaedtia
Bernh.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La sola eŭropa reprezentanto estas Pteridium aquilinum.

Karakterizoj redakti

La specioj de la genro pteridio[5] (Pteridium) kreskas sur la tero, kelkfoje kiel grimpanto. La rizomoj estas longaj kaj havas harojn. La folitigoj ofte havas burĝonojn. La foliplato (frondo) estas plej ofte grandaj, dufoje, aŭ trifoje palmataj. Ĝi havas harojn.

La soroj staras ĉe aŭ proksime al la rando en unu linio aŭ interrompitaj. La induzioj estas liniiloformaj aŭ bovloformaj kaj ili sidas same rande.

La gametofitoj estas verdaj kaj korformaj.

La kromosoma baza nombro estas x = 26, 29, 30, 31, 33, 34, 38, 46, 47 aŭ 48.

Disvastigo redakti

La familio estas disvastigita en la tropikoj de la tuta terglobo; la Pteridium estas kosmopolite disvastigita.

 
Dennstaedtia punctilobula en Okcidenta Virginio
 
Leptolepia novae-zelandiae en Novzelando
 
Microlepia strigosa en Havajo
 
Pteridium aquilinum

Taksonomio redakti

1/ Laŭ The Plant List kaj World Flora Online (7 apr. 2020)[4],[2], jen la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

2/ Laŭ Smith et al. (2006) la genroj de kelkaj memstaraj familioj apartenas al la familio Denstetiacoj. Ekzemple la familioj Hipolepidacoj, Monaĥosoracoj kaj Pteridacoj. La nuna familio estas monofiletika.

La familio nun havas ĉirkaŭ 11 genrojn kun ĉirkaŭ 170 specioj.

  • Blotiella TRYON, kun ĉirkaŭ 9-15 specioj, kiuj kreskas en la tropikaj Ameriko, Azio kaj Afriko kaj sur la Maskarenoj.
  • Coptidipteris NAKAI & MOROSE, kun nur unu specio en Ĉinujo, Koreujo kaj Japanujo.
  • Dennstaedtia BERNH. (inkl. Costaricia H. CHRIST), kun ĉirkaŭ 35-70 specioj en la tropikoj de Ameriko, Japanujo, Aŭstralio kaj Novzelando. La genro havas sian nomon laŭ August Wilhelm Dennstedt (1776–1826), germana kuracisto kaj botanikisto.
  • Histiopteris (J. AGARDH) J. SM., kun ĉirkaŭ unu ĝis sep specioj en la tropikoj, inter ili:
  • Hypolepis BERNH., kun ĉirkaŭ 45 specioj
  • Leptolepia PRANTL}} kun nur unu specio en Novzelando, Aŭstralio kaj Novgvineo.
  • Microlepia C. PRESL, kun pli ol 80 specioj en la tropikoj ĝis Japanujo kaj Novzelando.
  • Monachosorum HANCE, kun ĉ kvin specioj ĝis Polinezio, Novzelando kaj la tropika Ameriko
  • Oenotrichia COPEL.}}, kun tri specioj de Malajzio, Novzelando kaj Novkaledonio kaj Aŭstralio.
  • Paesia J. ST.-HIL.}}, kun ĉirkaŭ 12 specioj de Malajzio ĝis Polinezio, Novzelando kaj la tropika Ameriko.
  • Pteridium GLED. EX SCOP., kun ĉirkaŭ 11 specioj inter ili la kosmopolita:

Referencoj redakti

Fontoj redakti

  • Alan R. Smith, Kathleen M. Pryer, Eric Schuettpelz, Petra Korall, Harald Schneider, Paul G. Wolf: A classification for extant ferns. In: Taxon. Band 55, Nr. 3, 2006, ISSN 0040-0262, S. 705–731, Abstract, Arkivigite je 2017-02-12 per la retarkivo Wayback Machine PDF-Datei.
  • David John Mabberley: The Plant Book. A portable dictionary of the higher plants. Cambridge University Press, Cambridge u. a. 1987, ISBN 0-521-34060-8.