Dento

malmola organo en la buŝo

Dento estas malmola organo, kiu ekzistas en la buŝo de vertebruloj (escepte de modernaj birdoj, testuduloj, bufonedoj kaj kelkaj mamuloj). Dentoj estas parto de digesta sistemo. Dento servas por kapti, disigi, maĉi la nutraĵon kaj ofte ankaŭ por defendo, portado de idoj, purigado de hararo (eliminado de haŭtaj parazitoj). Dentoj estas diversaj laŭ strukturo, formo, kvanto kaj funkcio.

Dentoj

3Dmodelo

Homaj dentoj vidataj el interno de la buŝo
Homaj dentoj vidataj el interno de la buŝo
Homaj dentoj vidataj el interno de la buŝo
Aranĝo kaj nomoj de la dentoj
Aranĝo kaj nomoj de la dentoj
Aranĝo kaj nomoj de la dentoj
latine dens
vdr
Detalo de homa molaro (kun 3 radikoj) 1.dento. 2.dentoemajlo. 3.dentino. 4.dentpulpo (5.ĉambra pulpo, 6.radika pulpo). 7.cemento. 8.krono (9.kuspido, 10.sulko). 11.dentokolo. 12.radiko (13.forkiĝo, 14.radika apekso, 15.apeksa forameno). 16.gingiva sulko. 17.denta subtena histo. 18.gingivo (19.libera, 20.marĝena, 21.alligita). 22.dent-alveola ligamento. 23.alveola osto. 24.nervoj kaj vaskuloj (25.dentinaj, 26.dentsubtenhistaj, 27.alveola nervo)
Dentoj de ĉimpanzo
Rentgena bildo pri homa makzelo kun dentoj

Dentaro estas aro da ĉiuj dentoj ĉe unu ulo.

Maldetale redakti

Dento havas tri ĉefajn partojn:

La dentokavon plenigas dentpulpo (konektiva histo, riĉa je nervoj)

Dento konsistas ĉefe el dentino.

Escepte de la mamuloj, ĉe la aliaj dentohavaj vertebruloj sekvas unu dento la alian. Iliaj dentoj estas samformaj, unuecaj homodentoj.

Ĉe mamuloj kaj la krokodiloj la dentoj situas en la denta alveolo (kavo), ĉe fiŝoj, amfibioj, plimulto de rampuloj la dento kreskas per konektiva histo sur la suba osto.

Ĉe mamuloj (escepte ekz. de la cetacoj) sinsekvas du dentogeneracioj:

  • laktodentoj (deciduaj dentoj)
  • restantaj dentoj (permanentaj dentoj)

La generacioŝanĝo de la homaj dentoj okazas en la aĝo de 6-7-a jaro.

La dentaro formiĝis, kutimiĝis dum la filogenio al la nutrometodo, karakterizas la familiojn, kelkfoje eĉ la speciojn.

La dentaro de la bestoj kun diversformaj (heterodentaj) dentoj konsistas el kvar tipoj:

  • incizivo (dentes incisivi) nomiĝas la plej antaŭa, ĉizilforma dento. Ĝi kreskas daŭre ĉe la ronĝuloj, leporedoj, elefantedoj.
  • kanino (dentes canini) situas inter incizivo kaj premolaro, ĝenerale estas pli longa ol incizivo
  • premolaro (dentes premorales) situas antaŭ la molaro
  • molaroj (dentes molares) estas la plej lastaj grandaj mueldentoj de la buŝa kavo; fortaj kaj diktrunkaj, masivaj

Dentomalsanoj redakti

  • tartro (dentoŝtono) estiĝas sur la dento el la kemiaj elementoj (fosfatoj aŭ karbonatoj) kaj aliaj komponaĵoj de la salivo. Tiu ŝtono povas kaŭzi dentokarniton (gingiviton), se oni ne flegas siajn dentojn.
  • kario

Evoluo de la dento redakti

Komence aperas la t.n. kornodentoj (el kornaĵo) ekz ĉe la senmakzelaj rondbuŝuloj (Cyclostomata). Tiuj ne estas veraj dentoj, sed modifoj de la haŭto.

Alia dento-antaŭaĵo estas la t.n. kornolamenoj de kelkaj akvaj mamuloj (vidu ankaŭ barto).

Evoluo de veraj dentoj redakti

La vera dento evoluas el la dermo de la antaŭintesto.

La unua dentformo estis verŝajne la dentkiraso kun etaj dentoj de la devonepokaj kartilagaj fiŝoj (Placodermi). La nuna kartilaga fiŝo ekz. ŝarko havas samformajn, triangulajn dentojn, en pluraj vicoj (kiel homodentoj). Tiuj ĉi dentoj radikiĝas en le dermo kaj ne en la makzelo. La unuopajn dentojn ŝanĝas daŭre novaj dentoj, tiel samtempe ekzistas diversaĝaj dentoj.

Makzelaj homodentoj troviĝas ĉe duonostaj fiŝoj (Ganoidei) kaj ostofiŝoj (Teleostei). La makzelaj dentoj sidas en unu vico, sed aperas ankaŭ nemakzelaj dentoj de la buŝkavo (legu ĉe faringo) sur diversaj ostoj.

La konusa dento de kvarpieduloj pruvas - interalie - ilian devenon de la kvastonaĝilaj fiŝoj (Crossopterygii). La emajlo havas jam malglatan surfacon, kun longecaj sulkoj kaj la emajlo neregula penetras la dentan dentinmaterialon. Oni nomas tion ankaŭ labirinta dento pro ties interno, kversekco. La fosiliaj amfibioj havis tiajn dentojn.

La vostaj amfibioj havas pintajn makzelajn kaj aliajn buŝkavajn dentojn, kiuj helpas nur kapton de la predo. La dentaro de senvostaj amfibioj reduktiĝis dum la evoluo, kelkfoje eĉ tute malaperis.

La praaj reptilioj havis komence nur konusajn homodentojn, dum la evoluo aperis heterodentismo. Tiuj dentoj servis jam ankaŭ por iometa maĉado.

Ĉe kelkaj reptilioj (viperedoj, kolubredoj) aperis specifa dento la venendento sur la supra makzelo aŭ palatalo.

La birdoj estas sendentaj, aperis la beko anstataŭ ĝi. Sur fosilioj, oni povas vidi kelkfoje eĉ reptiliosimilajn.

Jam la primitivaj mamuloj havas heterodentojn kaj diferenciĝon laŭ formo kaj funkcio. Tiuj dentoj konvenas ne nur kaptado de la nutraĵo, sed por ties erigo, maĉado. La daŭra dentoŝanĝo malaperas, elformiĝas dugeneracia dentaro (unu dentoŝanĝo dum la vivo).

Grupigo de veraj dentoj laŭ ligo inter dento kaj makzelo redakti

  • akrodento (acrodont): la dentoj sidas sur rando de la makzelo kaj ligas ilin konektiva histo (ostaj fiŝoj, amfibioj, serpentoj)
  • pleŭrodento (pleurodont): la dentoj sidas sur denta rando de makzelo (reptilioj)
  • tekodento (thecodont): la dentaj radikoj sidas en la mazelo, inter du ostolatoj kaj estiĝas osta muro inter la dentoj (krokodiloj, mamuloj)

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri dento en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     De fremda dento ni doloron ne sentas. 
  •  
     Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas. 
  •  
     Montradi al si reciproke la dentojn. 

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-18.

Vidu ankaŭ redakti