Dentorela fervojo

(Alidirektita el Dentoradfervojo)

Dentorela fervojo – ankaŭ dentreladentrada fervojo – estas rel-ligita transportilo kun dentrada trakciilo - antaŭenpuŝita per unu aŭ pluraj dentradoj por supreniri krutajn deklivojn. Dentradoj moviĝas en dentorelo fiksita meze de la fervojaj reloj kaj tiel ebligas la transmision de la motora energio al la reloj sen glito.

Dentrada fervojo
Dentrada fervojo de Budapeŝto, la loĝantoj simple nomas ĝin "dentrada"
Trakforko sur dentrada fervojo (Štrbské Pleso, Slovakio)
Trajneto de La Rhune (Nord-Eŭskio)

La adhero inter rado kaj reloj limigas la uzon de normalaj fervojoj al kliniteco de 16 % ĉe sekaj reloj, 14 % ĉe malsekaj. Por garantii sekuran servon fervojoj kutime evitas klinitecon pli grandan ol 4 % (ekzistaj kelkaj esceptoj kiel ekzemple la tramo de Lisbono kun kliniteco ĝis maksimumo de 13,5 %).

Dentorelaj fervojoj superas klinitecon ĝis 48 % (Pilato (monto)) Pilato-fervojo en Svislando) kaj izolitaj lokomotivoj ĝis 50 % (Panama kanalo).

Sistemoj redakti

La kvar plej konataj sistemoj de dentorelaj fervojoj estas inventitaj de svisaj inĝenieroj kaj nomitaj laŭ ili:

Krom laŭ la dentorela sistemo oni povas klasifi dentorelajn fervojojn kiel ĉiujn fervojojn laŭ ŝpuro (normala ŝpuro, etŝpuro) kaj trakcio (vapora, dizela, elektra).

Ekzemploj redakti

La unua montara fervojo de la mondo kun dentrada propulso estis konstruita en 1866 de Sylvester Marsh. Ĝi grimpas sur la Vaŝinton-Monton (Mount Washington), New Hampshire, Usono kaj estis inaŭgurita en 1869.

La unua dentorela fervojo en Eŭropo estas la Vitznau-Rigi-fervojo, konstruita de Niklaus Riggenbach laŭ sia franca patento n-ro 59625 de 1863 kaj inaŭgurita en 1871. Ĝi grimpas de la urbo Vitznau sur la monton Rigi proksime de Lucerno en Svislando.

La dentorela fervojo en Budapeŝto (vd. apudan foton) estas la tria plej aĝa de la mondo, ektrafikinte en 1874. Ĝi havas ŝpuron de 1 435 mm (normala ŝpuro), estas elektrizita de 1929 kaj veturas 2,9 km de la urbo-centro al la Ŝvaba Monto (Svábhegy, 420 m).

De 1984 ekzistas ankaŭ dentorela metroo en Liono - ĝi kaj la metroo de Ĥajfo ĝis nun estas la solaj dentorele teknikaj metrooj en la mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti