Departementa domo (Pest)

La Departementa domo estas granda klasikisma historia monumento en Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros tre proksime al Urbodomo de Budapeŝto.

Departementa domo
konstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo klasika arkitekturo vd
Arkitekto József Hofrichter • Mátyás Zitterbarth vd
Lando Hungario vd
Situo Belváros-Lipótváros
Situo
Geografia situo 47° 29′ 40″ N, 19° 3′ 22″ O (mapo)47.49442919.056246Koordinatoj: 47° 29′ 40″ N, 19° 3′ 22″ O (mapo)
Departementa domo (Budapeŝto)
Departementa domo (Budapeŝto)
DEC
Departementa domo
Departementa domo
Situo de Departementa domo
Map
Departementa domo
vdr
Ĉeffasado de Departementa domo de Pest
Angula parto de Departementa domo de Pest

Historio redakti

En 1697 la departemento aĉetis domon konstruitan en la malfruaj 1680-aj jaroj. Ekde tiam la departementa administrado okazas tie seninterrompe. En la 18-a jarcento la domo estis kelkfoje pligrandigita, sed tio ne sufiĉis. Inter 1804 kaj 1841 pli nova domo estis konstruita en 3 etapoj. La unua etapo daŭris ĝis 1811, ene troviĝas la kunsida ĉambrego, (iam) la malliberejo kaj kapelo. Inter 1829-1832 ĉefe loĝejoj estis konstruitaj, ili iĝis kontoroj en la 1920-aj jaroj. Pro detruoj de Inundo de la Danubo (1838) signifaj partoj estis rekonstruitaj (tio estis la tria etapo). Tiutempe en Hungario estis la unua tia departementa domo, kie en la konstruaĵo havis lokon ĉiuj taskoj (kunsido, prokuroroj, departementestra loĝejo, arĥivo, juĝejo, malliberejo, loĝejoj por la administrantoj). La ekstera aspekto ekde 1841 restis senŝanĝa, nur en la interna parto okazis modernaj trakonstruoj.

Ĝis 1848 en la korto okazis pendumadoj, la malliberejo funkciis ĝis 1921.

Konstruaĵo redakti

Ĉeffasado de la duetaĝa konstruaĵo estas la plej impona parto, kie estas videbla 6 kolonoj, kiuj tenas timpanon, ene kun blazono. Inter la diversaj aloj 3 kortoj etendiĝas, inter ili estas vastaj trairejoj. Unu el la kortoj estas ornamkorto, kie juglandarbo pli ol 100 aĝa kreskas. Nuntempe oni aranĝas tie subĉielajn koncertojn. Tre proksime troviĝas la ornamĉambro, kie estas videblaj pentraĵoj pri István Széchenyi, Mihály Táncsics, Francisko Rákóczi la 2-a, Lajos Kossuth, György Dózsa, András Fáy.

Fontoj redakti