Departemento Nippes

departemento de Haitio

Departemento Nippes (kreole: Nip) estas la plej nova el la dek departementoj de Haitio. Ĝia nomo estas ankaŭ tiu de du riveroj en ĝi: Grande Rivière de Nippes kaj Petite Rivière de Nippes.

Departemento Nippes
Departemento
departemento de Haitio [+]

LandoHaitio

Koordinatoj18° N, 73° U (mapo)18.45-73.1Koordinatoj: 18° N, 73° U (mapo)
ĈefurboMiragoâne
- koordinatoj18° N, 73° U (mapo)18.45-73.1Koordinatoj: 18° N, 73° U (mapo) [+]
Areo1 267,77 km² (126 777 ha) [+]


ISO 3166-2HT-NI

Departemento Nippes (Tero)
Departemento Nippes (Tero)

Departemento Nippes (Tero)
Departemento Nippes (Tero)
DEC

Map
Departemento Nippes
Vikimedia Komunejo:  Nippes Department [+]
vdr

Ĝi situas sur la norda flanko de la pinto de duoninsulo Tiburon, oriente de departemento Grand'Anse, al kiu ĝi apartenis ĝis 2003. Al Nippes apartenas la duoninsulo Baradères, 15 km longa, sed ligita al Hispaniolo nur per terkolo 400 metrojn larĝa. La teritorio de Nippes sud-oriente ampleksas patotenilon ĉ. 15 km longan inter la departementoj Sud kaj Sud-Est, kiu tamen ne atingas la sudan bordon de Tiburon.

Ĝia areo estas 1.219 (laŭ aliaj 1.268) km²; en 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 311.497. Laŭ la areo Nippes estas klare la plej malgranda departemento, laŭ la loĝantaro la dua plej malgranda post Nord-Est. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas HT-NI. Ĝia ĉefurbo estas Miragoâne.

La departemento estas dividita en tri arondismentojn, kiuj konsistas el sume 11 komunumoj: