Der Rosenkavalier. Komödie für Musik [eo: La Rozkavaliro. Komedio por muziko] (op. 59) estas tri-akta opero. La muziko devenas de la germana komponisto Richard Strauss, la libreto de la aŭstra Hugo von Hofmannsthal. Lian unuan prezentadon la verko travivis la 26-an de januaro 1911 en la Semper-Operejo je Dresdeno (Reĝa Operejo) .

Der Rosenkavalier
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo aŭstra-germana lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
Ĝenro komika opero
vdr
Hugo von Hofmannsthal en la aĝo de 19 jaroj
Richard Strauss komence de la 20-a jarcento

Teksto redakti

Agado redakti

 
Robert Sterl: Ernst von Schuch direktas Rosenkavalier (sceno el la 1-a akto, Ochs/notario)

La agado lokas en la medio de la nobelaro en Vieno proksimume 1740, dum la unuaj jaroj de la regado de Maria Tereza de Aŭstrujo.

La unua akto komenciĝas en la dormoĉambro de la "ĉefgeneralino" Maria Tereza Princino Werdenberg, edzino de ĉefgeneralo, kiu dum la foresto de sia edzo plezuriĝas kun sia deksepjara amanto Oktaviano Grafo Rofrano. La scenon ĝenas frapadon kontraŭ la pordo, sed ja ne estas ŝia edzo, sed ŝia kuzo Barono Ochs je Lerchenau. Oktaviano transvestas sin pro la hasto kiel ĉambristino kaj povas pro ĉi tiu maskiĝo ne defendi sin kontraŭ la sintrudoj de la barono pavanta de sia nesatigebla volupto. La barono staranta antaŭ financproblemoj intencas edzinigi junan Zofian, filino de la ĵus nobeligita, novriĉula Sinjoro de Faninal. La ĉefgeneralino proponas al li Oktavianon – de kies ĉeesto la barono nenion scias – kiel novedzo-gvidanto („rozkavaliro“). Enplektita en ĉi tiu agada paso estas la matena akcepto de la princino kun treega ĥaoso de petantoj, intrigantoj, servistoj kaj aliaj, kion prezentas kvodlibeto.

La dua akto roliĝas en la domo de la Sinjoro de Faninal. Lia filino Zofia sin preparas je la alveno de la rozkavaliro, kiu devas ceremonie transdoni al ŝi arĝentan rozon kaj per tio anoncas la alvenon de la edziĝonto. La rozkavaliro estas Oktaviano; kiam li staras vidalvide antaŭ Zofia, li enamiĝas en ŝin. La postsekve aperanta barono distingiĝas per kruda konduto, kio malallogas lian ontan edzinon. Kiam Oktaviano kaj Zofia kaŝe interkisas, paro da italaj intrigantoj, Valzacchi kaj Annina, perfidas ilin. La barono pri tio ne estas ĉagrenita, sed Oktaviano admonas lin, foriĝi de Zofia. Finfine li vundas la baronon per la spado. La patro de Zofia intervenas kaj minacas sendi ŝin dumvive en monaĥinejon, se ŝi plue rifuzas edziniĝi kun la barono. La vundita barono ricevas finfine fare de Annina leteron, en kiu la ĉambristino de la princino invitas lin al rendevuo.

En la tria akto la barono rendevuas kun la ŝajna ĉambristino en gastejo. Tamen Oktaviano, Valzacchi kaj Annina estas metintaj insidon al la barono. Dum kiam la barono fariĝas altrudiĝema, la vualiĝinta Annina aperas kun kvar infanoj, kiuj laŭ ŝia aserto estas liaj. Policoficisto intervenas, pro kio la barono plene perdas la sinregon. Finfine aperas Zofia kaj sia patro, kaj ĉi-lasta kontraŭas nun la planitan geedziĝon. Ankaŭ la ĉefgeneralino aperas, trankviligas la policanon kaj forpelas la baronon. Al ŝi tamen restas nenio alia ol fordoni Oktavianon por la ligo kun Zofia.

Pri la teksto redakti

La libreto de Hofmannsthal por Rosenkavalier sin apogas sur la romano Les amours du Chevalier de Faublas de Jean-Baptiste Louvet de Couvray kaj la komedio Monsieur de Pourceaugnac de Molière.

Hofmannsthal kreis la agantajn personojn kiel dramaj figuroj, ili similas pli al homoj ol al kutima teatrofiguro. La personoj devenas el la franca romano kaj havas modelulojn en la figuroj de la itala popolkomedio Commedia dell´arte. Sed ili ne plu estas nur puraj tipoj kiel tie kaj troviĝas krome en liga rilatoplektaĵo. La homa proksimeco de la dramaj figuroj de Hofmannsthal pro tio vere alparolas la spektantojn kaj igas ilin kunsenti. Hofmannsthal priskribas pli malfrue en sia retrorigardo la komencojn de la verkado de "Rosenkavalier" jene: ´´„La figuroj ekzistis kaj agis antaŭ ni, antaŭ ol ni havis nomojn por ili: la komikulo, la maljunulo, la junulino, la sinjorino, la ‚kerubo‘. (...) El la eterne tipa rilato de la figuroj unu kun la alia naskiĝis la agado, preskaŭ sen ke oni sciis, kiel.“ („Der Rosenkavalier“. Zum Geleit, 1927)

„Unu bezonas la alian, ne nur sur ĉi tiu mondo, sed ankaŭ kvazaŭ laŭ metafizika senco. (...) Ili apartenas unu al la alia, kaj kio estas la plej bona, troviĝas inter ili: estas momenta kaj eterna, kaj tie estas spaco por muziko“, Hofmannsthal tekstas en Ungeschriebenes Nachwort zum „Rosenkavalier“ (eo: Neskribita postparolo pri „Rozkavaliro“; 1911). Hofmannsthal kreis tamen homecajn figurojn kun homaj trajtoj, kun humuro, kun certa sorto, pli ol li eble komprenetis, per sia lingvarto, kiun enbuŝigas al siaj figuroj. Pro tio la spektanto rigardas la agadon kaj la figurojn ne indiferente. Kiel spektanto oni kunsentas la scenejan agadon, kiel nur je tre malmultaj teatraĵoj. En tio konsistus la sekreto de la sukceso kaj de la amo de la spektantoj rilate ĉi tiun muzikteatran majstraĵon. Hofmannsthal inventis por ĉi tiu peco propran lingvon, kiu parencas al la viena dialekto. La teksto nuntempe apartenas al la mondliteraturo, kaj tio estas tre malofta je tekstoj, do libretoj, por muzikteatraĵo.

 
Pentraĵo "Matena akcepto de la grafino" de William Hogarth el la ciklo Mariage à la Mode el 1743/1745 instigis al la matena akcepto de la ĉefgeneralino en la 1-a akto al la opero.

Hofmannsthal ankaŭ substrekis, ke la teksto ne intencas revivigi la historian epokon de la rokoko; pli vere estas „pli de la pasinteco en la estanteco ol oni komprenetas“ (samloke) „Malantaŭis la sekreta deziro, estigi duone imaginan, duone realan tutecon, tiun ĉi Vienon proksimume 1740, kompleta urbo kun siaj klasoj, kiuj interkontrastas kaj intermiksiĝas, kun sia ĉeremoniaro, socia gradigo, sia parolmaniero aŭ pli ĝuste siaj laŭ la klasoj malsamaj parolmanieroj, kun la komprenetata proksimeco de la granda kortego super tio ĉi, kun la ĉiam sentata proksimeco de la popolelemento“ (Zum Geleit / Akompane).

Rosenkavalier do estas nepre nuntempaĵo rilate Aŭstrujon de la epoko proksimume 1910. Estas interpretebla kiel kritiko kontraŭ la moroj de la Danuba Monarĥio – al kiu Hofmannsthal mem tamen restis fidela – aŭ kiel apologio de la Sankta Geedzeco-Stato: Kaŝkuŝas en la peco konservema tendenco, malkaŝi kaj malmunti la degeneron de la adultulo kaj voluptulo, por triumfigi je la fino la geedzan amon. Zofia preĝas antaŭ la alveno de la barono al Dio: „La patrino estas morta kaj mi estas tute sola. Por mi mem respondecas mi. Sed la geedzeco estas sankta stato“. La rilato inter amekstazo kaj geedza interligo en la peco mem ne estas tiel klara kiel ŝajnas; juna Oktaviano havas ankaŭ certajn trajtojn de la voluptulo Barono Ochs; Zofia ne estas ĉasta novedzino, sed sin lasas tenti, kvankam ŝi estas promesita al geedzeco. Restas necerte, ĉu la geedzeco inter Zofia kaj Oktaviano je la fino vere estas sigelata. Hofmannsthal iam eldiris, kion li povas diri pri la geedzeco, li diris en siaj komedioj. Por li la geedzeco estis la kristana sakramento.

Alia karakterizaĵo estas la afero "tempo". Hofmannsthal meditigas la ĉefgeneralinon pri la tempo, kiel ĝi forfluas kaj kion ĝi efikas en la sorto de la homo kaj en la homo mem.

Muziko redakti

Fono kaj karakterizaĵoj redakti

Post siaj revoluciaj penetroj en la operoj Salome kaj aparte Elektra Strauss elektis por Rosenkavalier rimarkeble pli moderatan procedon. Plejparte li rezignis la harmoniajn akraĵojn, kiuj en Elektra iras ĝis la limoj de la tonaleco. Ankaŭ rilate la sonkoloroj li re-alproksimiĝis post la kruda eksplodo en Elektra al la pli malrigida sonidealo de Salome. Apartan rolon ludas la viena valso en la dua kaj tria akto. Strauss transprenis por ĝi temon el la valso Dynamiden - Geheime Anziehungskräfte de Josef Strauss. Per tio la muzika ideo konformas kun tiu de Hofmannsthal, kiu ne volis provi relevigi la historian epokon de rokoko. Strauss ne priverkis dancojn tipajn por rokoko kiel menueton, landleron (alpolandan praformon de valso) kaj polonezon, sed la vienan valson, kiu fakte estas atribuenda al la 19-a jarcento. Oni ciam riproĉis al Richard Strauss, ke valsoj ne jam ekzistis en la 18-a jarcento. Evidente la valso ĉi tie devis nur doni regionalismon, do simboli la okazejon Vieno, ĉiukaze ne krei proksimecon al la opereto.

Post la drameco en Salome kaj Elektra Richard Strauss sopiris je serena materio; Strauss omaĝas per malpeza muzika komedio laŭ speco de la itala komika opero al sia plej granda ekzemplulo Mozart. Jam la agado de la konfuziga komedio pri nobelulo, kiu insidas servistinon, memorigas pri Le nozze di Figaro. Kompreneble Strauss restas rilate sian tonlingvon siatempano, aparte per sia abunda, voluptema instrumentado (la orkestro bezonas proksimume 100 muzikistojn).

Instrumentado redakti

3 flutoj (3-a ankaŭ fluteto), 2 hobojoj, 1 angla korno (ankaŭ 3-a hobojo), 2 klarnetoj en B♭ (ankaŭ en A kaj C), 1 klarneto en D (ankaŭ en E♭ kaj B♭), 1 tenorklarneto (ankaŭ basklarneto), 3 fagotoj (3-a ankaŭ kontrafagoto); 4 kornoj, 3 trumpetoj, 3 trombonoj, 1 bastubjo; timbaloj [1 timbalisto], frapinstrumentoj (3 frapinstrumentistoj: tamburego, cimbalo, triangulo, tamburino, kampaneto, granda knarilo, tambureto, armetambureto, tintiloj, kastajetoj), 1 celesto, 2 harpoj; 16 violonoj 1, 16 violonoj 2, 12 vjoloj, 10 violonĉeloj, 8 kontrabasoj.

Sceneja muziko en la 3-a akto: 2 flutoj, 1 hobojo, 1 C-klarneto, 2 B♭-klarnetoj, 2 fagotoj; 2 kornoj, 1 trumpeto; tambureto, 1 harmoniumo, 1 piano; violonoj 1 kaj 2 (almenaŭ po 5), vjoloj, violonĉeloj, kontrabasoj.

Ekesto kaj akceptiĝo redakti

 
Scenaranĝoskizo de Helmut Jürgens por "Der Rosenkavalier", 1-a akto, prezentado fare de Bavara Ŝtata Opero je Munkeno en 1962
 
Scenaranĝoskizo de Helmut Jürgens por "Der Rosenkavalier", 2-a akto, prezentado fare de Bavara Ŝtata Opero je Munkeno en 1962
 
Scenaranĝoskizo de Helmut Jürgens por "Der Rosenkavalier", 3-a akto, prezentado fare de Bavara Ŝtata Opero je Munkeno en 1962

Hofmannsthal verkis en 1927 akompanparolon por "Rosenkavalier", kiu tiutempe jam estis fariĝinta la plej sukcesa peco el la kunlaboro kun Strauss. Laŭ liaj indikoj la scenaro ekestis marton de 1909 je Vajmaro en konversacio kun lia amiko Harry Graf Kessler, al kiu li omaĝis ankaŭ la unuan eldonon. Pro ĉi tiu omaĝo preskaŭ rompiĝis la amikeco inter Kessler kaj Hofmannsthal. Kessler, kiu taksis sian parton je la ekesto (supozeble prave) pli alta ol Hofmannsthal volis konfesi, insistis pri la nomo „kunlaboranto“, dum kiam Hofmannsthal en la unua versio lin nomis nur „helpanto“. Hofmannsthal finfine baraktis al la vortigo: „Mi dediĉas ĉi tiun komedion al la grafo Harry Keßler, al kies kunlaboro ĝi tiom dankas. H. H.“

Hofmannsthal realigis la tekston sole. Kessler ricevis teksto-eltiraĵojn, donis konsilojn, kiujn tamen Hofmannsthal ne nepre realigis aŭ atentis. Richard Strauss ja havis pli grandan influon, aparte pro sia deziro de pli teatroefekta aliformado de la 2-a akto post la rozotransdono ĝis la duelo inter Ochs kaj Oktaviano kaj kelkan plu[1].

Al Richard Strauss Hofmannsthal bagateligis la parton de Kessler. Post verkado de la libreto Hofmannsthal veturis al Berlino, por prezenti al Strauss la planon por komika opero. „Lia aŭskultado estis vere produktipova. Mi sentis, kiel li disdonis nenaskitan muzikon al la preskaŭ ne naskiĝintaj figuroj.“[2] La plua kunlaboro okazis letere; Strauss raportis la 16-an de majo 1910 pri tio, ke li nun komenciĝas per la komponado de la tria akto. La tekstversio pretis junion de 1910; post tio Hofmannsthal aliverkis ĝin kelkloke por la operversio. Januaron de 1911 la verko estis prezentebla ĉe la Dresdena Kortega Operejo.

La malprovizora teksto distingiĝas kelkloke de la unua versio; ĝi estas pli mallonga, kelko estas alilokita kaj aliverkita; partoj estis pliampleksitaj favore la muzikon. Konserviĝis du konceptoj pri la teksto el 1909, parte kun scenaranĝoskizoj; ankaŭ frua versio de la unua akto.

La titolo estis pridisputata ĝis mallonge antaŭ la antaŭpresado. Diversaj nomoj estis proponataj, ekzemple Ochs auf Lerchenau kaj la arĝenta rozo aperu en la titolo. Hofmannsthal ankaŭ proponis la titolon „Rosenkavalier“, kiun Strauss kaj Kessler tamen rifuzis. Inaj konatoj en la medio de Hofmannsthal forkonsilis Ochs auf Lerchenau en la titolo kaj ankaŭ pledis por „Rosenkavalier“. Findecidige estis la opinio de la edzino de Richard Strauss; Strauss komentis finfine: „Do Rosenkavalier, venigu lin la diablo“.

La opero fariĝis grandioza sukceso; oni instalis en Dresdeno je la Kortega Operejo (nuna Semper-Operejo) poŝtoficejon. Specialvagonaroj de la Deutsche Reichsbahn veturis de Berlino al Dresdeno. Cigaredoj ricevis la nomon „Rosenkavalier“, kaj en karnavala procesio kunrajdis surĉevalaj rozkavaliroj, malantaŭ kiuj sekvis Richard Strauss kaj lia scenejaj figuroj plorantaj. Satiraj poemoj estis verkataj – alivorte, ĉi tiu verko estis en ĉies buŝo. Pli malfrue ĝi estis filmota (kiel silentfilmo), je ko la operagado formas nur parton de la filmo.

Hugo von Hofmannsthal estis la unua – kaj ununura – kolektanto de verkoj de Picasso en Aŭstrujo. Li aĉetis el la tantiemoj por sia libreto por "Rosenkavalier" la fruan memportreton "Yo Picasso" [Mi Pikaso] en la galerio de Heinrich Thannhauser je Munkeno.

Filmadoj redakti

La scenaro pri la unua filmado de Rosenkavaliers (silentfilmo) devenas de Hofmannsthal mem. Reĝisoris Robert Wiene. La unua prezentado okazis la 10-an de januaro 1926 en la Reĝa Operejo je Dresdeno; Richard Strauss mem direktis la orkestron.

Krom la kinofilmoj ekzistas pluraj televidaj versioj.

Teksteldonoj redakti

  • Joseph Kiermerier-Debre (eldoninto): Der Rosenkavalier. Komödie für Musik (Dtv Bibliothek der Erstausgaben). Dtv, München 2004, ISBN 3-423-02658-8.
  • Hugo von Hofmannsthal (teksto), Richard Strauss (muziko): Der Rosenkavalier. Komödie für Musik in 3 Aufzügen. Fürstner Verlag, Berlino 1911 (operversio)
  • Willi Schuh (eldoninto): Hugo von Hofmannsthal, Richard Strauss, Der Rosenkavalier. Fassungen, Filmszenarien, Briefe. Fischer, Frankfurt/M. 1972, ISBN 3-10-031533-2.
  • Hugo von Hofmannsthal: Operndichtungen. Residenz-Verlag, Salcburgo 1994, ISBN 3-7017-0885-1 (enhavas ankaŭ la tekstvariaĵoj)
  • Kurt Pahlen (eldoninto): Richard Strauss „Der Rosenkavalier“. Textbuch mit Erläuterungen. Atlantis Musikbuchverlag, Majenco 1997, ISBN 3-254-08018-1.
  • Rudolf Hirsch, Clemens Köttelwesch, Heinz Rölleke, Ernst Zinn (eldoninto): Hugo von Hofmannsthal. Sämtliche Werke. Kritische Ausgabe. Veranstaltet vom Freien Deutschen Hochstift. S. Fischer Verlag, Frankfurto ĉe Majno
    • Bd. 23. Operndichtungen 1: Der Rosenkavalier. Text, Textgenese und Erläuterungen, Zusatzmaterialien (Ungeschriebenes Nachwort; Zum Geleit; Regiezkizze); Zeugnisse und Briefe zur Entstehung; Quellen. Eldonite de Dirk O. Hoffmann kaj Willi Schuh. 1986, ISBN 3-10-731523-0 (esplorrezultoj pri la verko)

Literaturo redakti

  • Christian: Beck-Mannagetta: Der Ochs von Lerchenau. Eine historische Betrachtung zum „Der Rosenkavalier“. Edition Präsens, Wien 2003, ISBN 3-7069-0229-X.
  • Matthias Viertel (eldoninto): Der Rosenkavalier oder kann man im 20. Jahrhundert noch eine Komödie komponieren? (Hofgeismarer Protokolle; Bd. 321). Evangelische Akademie, Hofgeismar 2000, ISBN 3-89281-230-6.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (vidu pri tio la leterkomunikado Strauss - Hofmannsthal)
  2. Zum Geleit, 1927