Der Stahlhelm (oficiale: Der Stahlhelm - Bund der Frontsoldaten; laŭvorte: Stala kasko - ligo de frontsoldatoj) estis aktiva klubo de eksaj soldatoj fondita tuj postmondmilite en la 25.12.1918 fare de la oficiro Franz Seldte en Nurenbergo.[1]

Der Stahlhelm
Stahlhelm, Bund der Frontsoldaten
emblemo
eksmilitista organizaĵo • militforta asocio
Komenco 25-a de decembro 1918 vd
Fino 7-a de novembro 1935 vd
Lando(j) Vajmara RespublikoNazia Germanio vd
Sidejo Berlino
Ideologio

nacia konservativismo

Fondinto(j) Franz Seldte vd
Lingvoj

germana lingvo

vdr

Historio redakti

Modelo estis hierarkiaj ŝtatideoj de Benito Mussolini. Ideologia influanto en Germanujo estis krome la verkisto Arthur Moeller van den Bruck per sia verko Das dritte Reich (1923).

Theodor Duesterberg iĝis estro apud Seldte. La partio en kiu kolektiĝis multaj anoj estis la demokratimalŝatanta DNVP. La kontraŭleĝe policservojn plenumis eks-soldatoj kiel gvardio dum ties partikunvenoj kaj publikaj okazigoj.

Aliaj partioj de la Vajmara Respubliko ĝenerale ne tro interesiĝis pri flego de tradicia memorado de soldateco dum la Unua mondmilito malgraŭ la granda rolo kiun ĝi ludis (almenaŭ mense) ankoraŭ ĉe en malmultaj okazoj la ĉiutaga dummilita vivo respektive la soldatorolo.

La asocio klare estis paramilitisme organizita. Taŭgaj anoj ekde 1928 devige aktivis en militsportaĵoj. En 1930 ne tute duona miliono da viroj estis membroj ĉe Stahlhelm. Memkompreneble bonegis rilatoj al Reichswehr. En 1929 oni engaĝiĝis kontraŭ la Young-plano kune kun NSDAP kaj DNVP. Kun ili oni kolektiĝis en 1931 je Harzburger Front. Celo de ĉiuj estis kontraŭbali respublikajn instituciojn. Kvazaŭa neniiĝo venis en 1934: sub la nomo NS-Frontkämpferbund ĝi iĝis sekcio de Sturmabteilung. Fakta malestiĝo venis en la 1935-a jaro.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Seldte estis poste inter 1933 kaj 1945 ministro pri laboro en Nazia Germanio.