Der Standard

aŭstria gazeto

Der Standard estas aŭstria germanlingva taggazeto, aperanta en Vieno, ĉiutage de lundo ĝis sabato. Ĝi fondiĝis en 1988 laŭ modelo de la usona gazeto New York Times, kaj en 2013 fuziis kun la gazeta retejo derStandard.at kaj la pli konciza gazeto Standard-Kompakt. Post kelkaj "antaŭnumeroj", kiuj ankoraŭ aperis sen definitiva gazeta titolo, la redakcio laŭ modelo de pluraj anglalingvaj gazetoj, interalie Evening Standard en Londono, decidis pri la gazeta titolo Der Standard kaj publikigis la unuan oficialan eldonon la 19-an de oktobro 1988. La fondinta ĵurnalisto Oscar Bronner komence donis duonon de la akcioj al la germana gazeta konzerno Axel Springer Verlag.

emblemo

taggazetogazeto
Speco ĉiutaga gazeto de lundo ĝis sabato

Posedanto Standard Verlags-GmbH
Establodato en 1988
Fondinto(j) Oscar Bronner vd
Politiko/
Ideologio

socialliberalismo

Posedata de Oscar Bronner vd
Stabo Oscar Bronner, Alexandra Föderl-Schmid (stato de 2016)
Eldonkvanto 63 623 (averaĝo ĉiutaga en 2015)

Retejo derstandard.at
vdr

En 1995 kiel unua reta eldono de germanlingva gazeto aperis la retejo derStandard.at, kiu ekfunkciis la 2-an de februaro 1995. La retejo komence havis komplete memstaran redakcion, kiu krom artikoloj de la papera eldono publikigis multan propran materialon - poste iom post iom la du redakcioj kunkreskis.

En 2013 la gazeto translokiĝis de historia urbocentra palaco al moderna reprezenta konstruaĵo, kiu antaŭe estis la sidejo de granda aŭstria banko.

Eksteraj ligiloj redakti