La granda disvendo

(Alidirektita el Der große Ausverkauf)

La granda disvendo, originale: Der große Ausverkauf (germane), estas filmo de Florian Opitz, produktita en 2006, enkinejigita en 2007 (DVD ekde 2008). La dokumenta filmo prezentas la sekvojn de la privatigo de komunumaj servoj, kiel ekzemploj servas kurento (Sudafriko), trajnoj (Britio), sanservo (Filipinoj) kaj akvo (Bolivio). La internacia versio estas videbla sub la titolo The Big Sellout (angle).

La granda disvendo
filmo
Originala titolo Der große Ausverkauf
Produktadlando Germanio
Originala lingvo angla, hispana; subtekstoj: germana
Kina aperdato 2007
Daŭro 1h34
Ĝenro dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Florian Opitz
Produktisto(j) Arne Ludwig
Felix Blum
Scenaro Florian Opitz
Filmita en Sudafriko, Britio, Filipinoj, Bolivio, Usono
Muziko de Marcus Schmickler
Ĉefrolantoj Bongani Lubisi
Distribuo Majestic Filmverleih
IMDb
vdr

Enhavo redakti

La filmo envolvas la spektanton en la temon de privatigo. La filmo simple raportas sen pervorte komenti. La bildoj mem transportas la mesaĝon. La teoria flanko de la problemo estas prezentata en intervjuoj kun du altrangaj ekonomiistoj, kiuj reprezentas la pro- kaj antagonistan vidon. Sur la praktika flanko reĝisoro Opitz ilustras per kvar ekzemploj, kiel la privatigo trafas aparte la malriĉajn homojn, kiuj ne plu povas laŭleĝe akiri bezonatajn servojn kaj kiel ili adaptiĝas aŭ kontraŭbatalas tiujn malhomajn kondiĉojn.

La fakuloj redakti

En intervjuo kun Shantayanan Devarajan de la Monda Banko montriĝas la neo-liberala pledo por plia kresko de privatigo. Lia antagonisto estas Joseph E. Stiglitz, Nobelpremiito pri ekonomio 2001 kaj iama ĉefkonsultisto de Internacia Monunua Fonduso (IMF), kiu konstatas la scion de moderna ekonomiko, ke en kazo de „natura monopolo“ - ekzemple pri akvo - „merkato ne funkcias“, ke „la malnova opinio, ke merkatoj ĉiam gvidas al pli da efiko, estas simple malĝusta“. [1]

Bongani Lubisi redakti

Township Soweto, Sudafriko:
Post la privatigo de la ŝtata elektrolivera koncerno Eskom la prezo por elektro tuj estis multobligata kun la sekvo, ke malriĉuloj ne plu povas ĝui tiun „lukson“.

Bongani Lubisi, 32 kaj patro de du infanoj, engaĝiĝas por kampanjo „Light on!“ (Ekŝaltu lumon!) en grupo „Soweto Electricity Crisis Committee“ (SECC), kiu re-ligas elektron por malriĉaj familioj, kies kurento estis forŝaltita kiam ili ne plu povis pagi la fakturon. Lubisi riskas denove esti arestita kaj punita per malliberigo. - Kvar monatojn post la filmo li mortis pro nedetektita kaŭzo.

Simon Weller redakti

Brighton, Britio:
Simon Weller estas lokomotivestro. Li raportas pri la privatigo de la brita fervojo (British Rail). Ene de la lastaj du jardekoj la fervojo estis ŝtupe pli kaj pli privatigita (en:Privatisation of British Rail), ĝi nun konsistas el multege da fervojaj entreprenetoj, kiuj konkurence zorgu pri pli malaltaj prezoj kaj pli bona servo. Sed la kontraktoj ne estis klaraj pri la respondeco de prizorgo de la relaro, kiu riparu kaj investu en la relaron, en la sekurecon. Tiel okazis pluraj severaj akcidentoj.[noto 1]

Minda Lorando redakti

Manila, Filipinoj:
Minda Lorando, 53, estas patrino de 19-jara filo Jinky. Ili vivas en ladkvartalo de Manila. La bonega medicina sistemo estis paŝo-post-paŝo privatigita. Terapio por malriĉuloj ne plu estas senkosta. Filo Jinky suferas pro renmalsano kaj bezonas dializon. Ĉiutage la patrino eliras por labori kaj por almozpeti por la venonta dializo de sia filo. Elektron por la loĝejeto ŝi ne povas pagi, ŝi elprenas el la elektroreto per „preterleĝa“ debranĉado.

Rosa de Turpo redakti

Cochabamba, Bolivio:
Rosa de Turpo, 60, patrino de kvin gefiloj. Ŝi propraokule spertis la „militon pro akvo“. En la jaro 2000 la akvokompanio de Cochabamba triobligis la akvoprezojn. Temas pri la kompanio Aguas de Tunari, filio de usona koncerno Bechtel Corporation. Tiom altaj prezoj estis nepageblaj por multaj malriĉuloj. La loĝantoj kuniĝis por defendi sin kontraŭ la privatigo, kaj la bolivia prezidento (tiutempe: es:Hugo Banzer) deklaris la krizostaton. Fine la daŭre rezistantaj civitanoj sukcesis devigi la registaron revoki la privatigan kontrakton. Dum la „milito pro akvo“ sep homoj mortis, centoj estis vunditaj.

Kritikoj redakti

 
 … Ĉi konvinka dokumentario draste montras la malhelajn flankojn de privatigo, kiu pli kaj multiĝas, ĉar ŝtatoj nur vidas tiun solvon por siaj financproblemoj, sen konsideri la sekvojn por la trafitaj homoj. Sen ideologia fiksiĝo la filmo klare prenas pozicion - sen iu komenta vorto - kaj emfazas ĝin per impresaj bildoj. 
— de:Lexikon des internationalen Films
 
 … La nova drasta dokumentario, The Big Sellout, defias nunan ekonomian ortodoksecon per konstato, ke la dogmaj pretendoj de la internacia komerca establo por neo-liberala evolupolitiko ne estas apogata de moderna ekonomia scienco. Pli grave, ĝi ŝoke montras kiel la efektivigo de ĉi-tiu politiko havas katastrofajn sekvojn por milionoj da ordinaraj loĝantoj ĉie sur la terglobo. 
— California Newsreel, en IMDB - angle

Premioj redakti

2009: Adolf-Grimme-Premio en la kategorio „Informado & Kulturo“

Plua spektado redakti

Estas aliaj filmoj pri simila temo:

Notoj redakti

  1. Noto: Severaj trajnakcidentoj post la privatigo kun jaro kaj nombro de mortintoj kaj vunditoj:

Referencoj redakti

  1. Laŭ intervjuo kun Joseph E. Stiglitz, en La granda disvendo, 01:26:50

Eksteraj ligiloj redakti