Derek William BENTLEY (30-an de junio 1933; 28-an de januaro 1953) estis juna brito, kiu en aĝo de 19 jaroj estis ekzekutita pro murdo de policano. La afero estas – aldone al la ekzekuto de Timothy Evans – taksata kiel unu el la plej gravaj juĝistaj eraroj en la brita kriminala historio. Li estis amnestiita la 29-an de julio 1993 – postmorte – kaj la 30-an de julio, la apelacia juĝistaro neniigis la juĝ-decidon.

Derek Bentley
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1933 (1933-06-30)
en Croydon
Morto 28-an de januaro 1953 (1953-01-28) (19-jaraĝa)
en HM Prison Wandsworth
Mortokialo pendumo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Frat(in)o Iris Bentley
TTT
Retejo http://www.derekbentley.com/
vdr

Bentley kreskis en mizeraj cirkonstancoj en orienta Londono, dum la dua mondmilito, meze de la fatrasoj estigitaj de la germanaj bombadoj per V1. Lige al tio, li iĝis epilepsia kaj mense li post-restis profunde signita. Lia mensaj kapabloj restis je nivelo de 11-jara persono. Li ne kapablis legi nek skribi kaj havis la inteligentan kvocienton de 66.

La ŝtelrompo redakti

Bentley kaj 16-jara kunulo Christopher Craig ŝtelrompis la 2-an de novembro 1952 en la aĉetdomon Barlow & Parker, en suda Londono. Dum Bentley mem havis nur tranĉilon kaj batringon, Craig havis revolveron. Oni rimarkis ilin dum la ŝtelrompo kaj informis pri tio la policon.

Kiam la polico alvenis, ili kaŝis sin sur la tegmento. La nearmita policano Frederick Fairfax postiris ilin kaj volis kapti Bentley. Tiu sukcesis fuĝi kaj kriis, laŭ atesto de pluraj policanoj: Donu al li, Chris![1]. Craig ekpafis kaj vundis la ŝultron de la policisto. Tiu do provis denove kapti Bentley, kiu informis lin, ke Craig havas revolveron kun kalibro .45 kaj municion.

Post kiam oni alsendis armitajn policanojn al la domo, pluraj aliris la tegmenton. Inter la unuaj estis policano ("Police Constable") Sidney Miles, kiun Craig murdis per pafo al lia kapo. Post kiam Craig elpafis ĉiujn kuglojn je dispono, li saltis de sur la tegmento. Li falis 10 metrojn, rompiĝis multaj liaj ostoj, kaj tial oni sukcesis aresti lin.

La proceso redakti

Ĉar Craig estis neplenaĝulo, tiel li ne riskis mortopunon. Bentley estis plenaĝulo, sed psiĥe damaĝita. Bentley estis pli frue jam punita pro malgrandaj ŝteloj, kiuj malpozitive efikis en la proceso.

Oni komprenis la vortojn de policano-kaptita Bentley Let him have it, Chris!“ kiel alvokon al murdo (Donu al li (kuglojn)). Tri policanoj deklaris, ke ili aŭskultis tiujn vortojn, dum kvara policano kaj Craig mem, ne.

Laŭ aliaj, oni povas kompreni la vortojn (Let him have it) tiel: ’’Donu al li la revolveron", se la vortoj estis vere elparolitaj.

Oni ne faris detalan balistikan analizon pri tio, ĉu vere la kuglo pafita de Craig murdis. Medicina analizo montris, ke Bentley estis analfabeto kaj havis nur averaĝan inteligentecon. Spite al tio, la analizinta kuracisto Dr. Matheson deklaris, ke Bentley ne estas mens-handikapita kaj tiel estas punebla.

La juĝistaro deklaris, post kunsido daŭrinta 75 minutojn, Bentley kaj Craig kulpaj pri la murdo de policano Miles. Bentley estis kondamnita je morto, dum Craig nur al 10-jara enkarcerigo (pro neplenaĝeco).

La dubo pri la balistikaj analizoj, la mensa deficito de Bentley kaj la fakto, ke li mem ne partoprenis en la murdo, kondukis al akraj protestoj kontraŭ la juĝo. Spite de la publikaj protestoj, Derek Bentley estis ekzekutita la 28-an de januaro 1953, per pendumo.

Fratino de Bentley (Iris) ekis kampanjon por postmorta amnestio, kiun ŝi atingis en 1993. La oficiala ekzameno de la juĝo komenciĝis en 1997 kaj finiĝis la 30-an de julio 1998, kiam oni deklaris nula la mortoverdikton. Lia fratino ne transvivis ĝis la neniigo de la kondamno, ĉar ŝi estis jam mortinta, la 23-an de januaro 1997 pro kancero.

Inter tiuj, kiuj siatempe partoprenis en la kampanjo por la postmorta rehonorigo de Bentley estis kantisto Elvis Costello, kiu enigis en sian diskon "Spike" de la jaro 1989 kanton titolitan "Let Him Dangle" (lasu, ke li pendadu).

Pri la tuta historio oni realigis filmon en 1991, kies titolo estis ĝuste la frazo kontestata dum la juĝ-procezo: "Let him have it".

vidu ankaŭ redakti

Sieĝo de Sidney Street

Literaturo redakti

Piednotoj redakti

  1. Originale: „Let him have it, Chris!

Eksteraj ligiloj redakti