Dermatofitozo, konata ankaŭ kiel ringovermo, estas funga infekto de la haŭto.[1] Tipe ĝi rezultas en ruĝa, juka, skvameca, cirkla erupcio.[2] Hararperdo povas okazi en la tuŝita areo.[2] Simptomoj ekis kvar ĝis dekkvar tagojn post la ekspono.[2] Multaj areoj povas esti tuŝitaj je difinita tempo.[3]

Ĉirkaŭ 40 tipoj de fungoj povas okazigi dermatofitozon.[1] Ili estas tipe de la tipoj Trichophyton, Microsporum, aŭ Epidermophyton.[1] Riskigaj faktoroj estas uzi publikaj duŝejoj, kontaktosportoj kiaj luktado, troa ŝvito, kontakto kun animaloj, obezeco, kaj imunonuligo.[4][3] Ringovermoj povas etendiĝi el aliaj animaloj aŭ inter personoj.[4] Diagnozo estas ofte bazita sur la aspekto kaj simptomoj.[5] Ĝi povas esti konfirmita ĉu per kultivado aŭ per rigardo de haŭtoskrapado per mikroskopo.[5]

Prevento estas farita tenante la haŭton seka, ne piedirante senŝue en publiko, kaj ne kunhavi personajn aĵojn.[4] Traktado estas tipe farita per kontraŭfungaj kremoj kiel klotrimazolo aŭ mikonazolo.[6] Se temas pri la krania haŭto, trabuŝaj kontraŭfungiloj kiel flukonazolo povas esti necesaj.[6]

Tutmonde, ĝis 20% el la loĝantaro povas esti infektata de dermatofitozo iam.[7] Infektoj de ingvenoj estas plej oftaj ĉe maskloj, dum infektoj ĉe krania haŭto kaj korpo okazas same en ambaŭ seksoj.[3] Infektoj de krania haŭto estas plej oftaj ĉe infanoj dum infektoj de ingvenoj estas plej oftaj en maturuloj.[3] Priskriboj de dermatofitozo datas reen el antikva historio.[8]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Definition of Ringworm (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 5a de septembro 2016. Alirita 5a de septembro 2016.
  2. 2,0 2,1 2,2 Symptoms of Ringworm Infections (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 20a de januaro 2016. Alirita 5a de septembro 2016.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Domino, Frank J.. (2013) The 5-Minute Clinical Consult 2014 (angle). Lippincott Williams & Wilkins. ISBN 9781451188509.
  4. 4,0 4,1 4,2 Ringworm Risk & Prevention (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 7a de septembro 2016. Alirita 5a de septembro 2016.
  5. 5,0 5,1 Diagnosis of Ringworm (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 8a de aŭgusto 2016. Alirita 5a de septembro 2016.
  6. 6,0 6,1 Treatment for Ringworm (6a de decembro, 2015). Arkivita el la originalo je 3a de septembro 2016. Alirita 5a de septembro 2016.
  7. (24a de novembro 2009) Antifungal Therapy. CRC Press. ISBN 978-0-8493-8786-9.
  8. Bolognia, Jean L.. (2012) Dermatology, 3‑a eldono (angle), Elsevier Health Sciences. ISBN 978-0702051821.