Dernbach (Eisbach)

La rivereto Dernbach estas apenaŭ 7,5 km longa, orografie maldekstra respektive nordorienta font-rojo de la Eisbach en la distrikto Südliche Weinstraße (Rejnlando-Palatinato).

Dernbach
2012 Pfälzerwald 392 Dernbachtal.JPG
valo de la rivereto Dernbach
Bazaj informoj
Situo Germanujo, Rejnlando-Palatinato, distrikto Südliche Weinstraße
Rivera reto Rejno
Longeco 14,813 km
Fluo
Fonto en la Palatinata Arbaro nordnordokcidente de Ramberg
- Alteco super marnivelo ĉ. 364 m
- Koordinatoj Blue 0080ff pog.svg 49° 17′ 0″ N, 7° 59′ 29″ O (mapo)49.2833333333337.9913888888889
Enfluejo kunfluado kunla rivereto Eußerbach al la Eisbach
- Alteco ĉ. 174 m
- Koordinatoj Blue pog.svg 49° 13′ 47″ N, 7° 59′ 53″ O (mapo)49.2297222222227.9980555555556
Altecodiferenco ĉ. 190 m
Geografio
Trairataj mezgrandaj urboj Annweiler am Trifels
Alfluantoj
- Dekstraj Hermersbach
- Maldekstraj Ramberger Bach, Ohlsbach, Leinbach
Map
Dernbach
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

RiveriroRedakti

La Dernbach fluas en la suda parto de la meza Palatinata Arbaro. Ĝia fonto troviĝas sur alteco de 364 m ĉe la orienta deklivo de la monto Langentalkopf. De tie ĝi fluas ĉefe en suda direkto. Antaŭ Ramberg al ĝi fluas pluraj malgrandaj rojoj inter ili la de maldekstre respektive de la nordo alfluanta nur malmultajn metrojn longa Waltersbach. En la vilaĝo alfluas inter alie la Ramberger Bach de la okcidento kaj la Ohlsbach de oriento. Poste la rojo trafluas la vilaĝon Dernbach. La rojo Dernbach kunfluas norde de la samnoma vilaĝo kun la rivereto Leinbach.

Malsupre de la bieno Vogelstockerhof, sur la teritorio de la urbo Annweiler am Trifels, unuiĝas sur alteco de 174 m kun la de dekstre venanta Eußerbach al la Eisbach, alfluanto de la Rejn-alfluanto Queich.

La akvokolekta areo de la supra Dernbach limas en la nordoriento al la akvodislimo inter la rivero Queich en la sudo kaj la Speyerbach en la nordo.

AlfluantojRedakti

VidindaĵojRedakti

Proksime de la Dernbach situas la ruinoj de jenaj burgoj Meistersel, Neuscharfeneck kaj Ramburg, trans la valo de la Modenbach la ruino de Frankenburg.