Derviŝ Suŝiĉ
Derviŝ SUŜIĈ (naskiĝis en 1925 en Vlasenica; mortis en 1990) estis bosnia novelisto, romanverkisto kaj dramverkisto.
Derviŝ Suŝiĉ | ||
---|---|---|
bibliotekestro | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Derviš Sušić | ||
Naskiĝo | 3-an de junio 1925 en Vlasenica | |
Morto | 1-an de septembro 1990 (65-jara) en Tuzla | |
Lingvoj | bosna [#] | |
Ŝtataneco | Bosnio kaj Hercegovino [#] | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • kuriero • verkisto [#] | |
Laborkampo | ĵurnalismo • biblioteko [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Derviŝ Suŝiĉ finis gimnazion en Tuzla kaj instruistan lernejon en Sarajevo. De 1942 li partoprenis la popolliberigan batalon. Inter 1943 kaj 1945 li estis internigita en Germanio. Post liberiĝo de la lando li laboris kiel instruisto kaj ĵurnalisto en Sarajevo.
En Esperanto aperisRedakti
- Post mia reveno, en: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 92–98. Tradukis Branko Miljko kaj Mustafa Tandir.