Des Moines (Iovao)

(Alidirektita el Des Moines)

Des Moines [di MOJN] estas ĉefurbo de la usona ŝtato de Iovao. Ĝi estas ankaŭ diocezo kaj la ĉefurbo de kantono Polk. La urbego troviĝas en kantonoj Polk, Warren kaj Dallas.

Des Moines
Des Moines Montage.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50301-50340-50310 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 214 133  (2020) [+]
Loĝdenso 911 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 93° 37′ U (mapo)41.590833333333-93.620833333333Koordinatoj: 41° 35′ N, 93° 37′ U (mapo) [+]
Alto 291 m [+]
Areo 234,987171 km² (2 349 8.7 171 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Situo de Des Moines
Situo de Des Moines

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Des Moines, Iowa [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

 
Municipejo en Des Moines
 
Parlamentejo en Des Moines
 
Vojo al la parlamentejo en Des Moines

Des Moines situas sur montetaro laŭ rivero same nomata Des Moines en meza-norda parto de Usono, en meza parto de Iovao. Cedar Rapids troviĝas 160 km.

HistorioRedakti

La rivero altiris homojn dum almenaŭ 7,000 jaroj. En 1843 oni konstruis en tiu loko fortikaĵon "Fort Des Moines". La nomo venis de la rivero. La fortikaĵo estis forlasita en 1846. Soldatoj postenigitaj en Fort Des Moines malfermis la unuajn karbominejojn en la areo. Setlantoj okupis la forlasitan fortikaĵon kaj la proksimajn areojn. En 1846 Fort Des Moines iĝis la sidloko de Kantono Polk. En 1851 inundo detruis parton de la urbeto, spite tion ĝi oficiale urbiĝis en la sama jaro. En 1857 la loĝantoj prenis la pli mallongan loknomon Des Moines. En la 20-a jarcento la urbo iĝis anstataŭ minurbo bela "normala" urbo. Denove inundoj okazis en 1993 kaj 2008. Des Moines estas grava centro por la asekurindustrio.

TrafikoRedakti

En Des Moines regiona flughaveno funkcias. El la urbego aŭtovojoj kuras al Ĉikago, Kansasurbo (Misurio), Omaha, Minneapolis. La plej gravaj trajnoj kuras al Ĉikago kaj Minneapolis.

KlimatoRedakti

En Des Moines la averaĝa temperaturo varias inter 5-16 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -10 °C, rekorde -34 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 30 °C, rekorde 43 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn 942 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj.

 
Parko kun skulptaĵoj en Des Moines
 
Nubskrapuloj en Des Moines

VidindaĵojRedakti

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti

 
Nubskrapulo en Des Moines