Desert Hot Springs

urbo de Kalifornio

Desert Hot Springs estas urbo en okcidenta Usono. Ĝi situas oriente de Los-Anĝeleso, apartenas al la subŝtato Kalifornio kaj al ties kantono Riverside. Laŭ stato de la jaro 2020 en la urbo vivis 32 512 personoj sur areo de 79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 410 loĝantoj/km². Ekde la 1970-aj jaroj, kiam estis nur 2 700 loĝantoj, la urbo spertis rapidan evoluon kun signifa kresko de la loĝantaro.

Desert Hot Springs
urbo de Usono • ĉarta urbo en Kalifornio
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Riverside
Poŝtkodo 92240–92241 • 92240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 512  (2020) [+]
Loĝdenso 410 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 58′ N, 116° 30′ U (mapo)33.961111111111-116.50805555556Koordinatoj: 33° 58′ N, 116° 30′ U (mapo) [+]
Alto 328 m [+]
Areo 79,28 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Desert Hot Springs (Kalifornio)
Desert Hot Springs (Kalifornio)
DEC
Desert Hot Springs
Desert Hot Springs
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Desert Hot Springs en Kalifornio
Desert Hot Springs (Usono)
Desert Hot Springs (Usono)
DEC
Desert Hot Springs
Desert Hot Springs
Situo de Desert Hot Springs en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Desert Hot Springs, California [+]
vdr

La unua setlejo en kio nun estas Desert Hot Springs estis establita fare de Cabot Yerxa. Laŭ liaj artikoloj en la loka gazeto The Desert Sentinel, Hilda Maude Gray estis la unua unuopa setlanto en tiu areo; ŝi ricevis sian parton de la tero en 1908. En 1913, Cabot Yerxa atingis la areon kaj malkovris varman akvon sur la monteto Miracle Hill. La faŭlto de San Andreas dividas la teritorion en du sekciojn, unu kun varma akvo kaj la alia kun malvarma akvo. Cabot Yerxa starigis konstruaĵon el adobo en stilo de tradicia pueblo ĉi tie; ĝi estis konstruita permane dum 20 jaroj kaj nun estas unu el la plej malnovaj adobaj konstruaĵoj en la kantono. Post la morto de Yerxa en 1965 instaliĝis tie muzeo, kaj la konstruaĵo enpreniĝis en la nacian registron de historiaj lokoj.

La loĝloko Desert Hot Springs mem estis fondita la 12-an de julio 1941. La unua parto de la posta urbo ekestis ĉe la nuna intersekciĝo de la du stratoj Palm Drive kaj Pierson Boulevard, ĝia grandeco estis nur 2.5 km². La urbonomo estis elektita pro la naturaj termofontoj en la areo.

En la 1950-aj jaroj, Desert Hot Springs iĝis populara turista loko danke al siaj malgrandaj kuraclokoj kaj hoteletoj. Poste, investistoj malkovris la lokon, kaj rezulte, multaj vojoj kaj domoj estis konstruitaj en areo de 15.5 km². Kelkaj hejmoj estis aĉetitaj fare de emeritoj, kaj en 1963, Desert Hot Springs ricevis ĝian urboĉarton kun tiutempe 1 000 loĝantoj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
domo Cabot farita kiel tradicia pueblo
 
motelo de 1947, prototipo por vivado en la dezerto