Detektivo estas:

  1. ano de sekreta polico, eĉ privata; kaŝpolicano; (kaŝ-vestita detektivo
  2. policana esploristo, kiu provas eltrovi la bezonatajn faktojn pri krimo;
  3. privata esploristo, kiu provas eltrovi la bezonatajn faktojn pri io ajn, pagita de iu privatulo.
Sherlock Holmes kaj lia asistanto doktoro Watson aŭskultas klienton

La signifon de la vorto detektivo oni devas trovi el la kunteksto kiel lando, tempo aŭ uzanto. Estas eble uzi ankaŭ alian pli precizan terminon. Nuntempe oni povas unue pensi pri fikcia literatura rolulo, esploristo kaj solvanto de krimoj aŭ aliaj problemoj, Sherlock HolmesHercule Poirot kiel tipaj ekzemploj el krimliteraturo.

Detektivoj tamen laboras kiel profesiaj esploristoj, uzante diversajn titolojn, ekzemple por advokatoj ĉe civilaj procesoj aŭ por asekuraj kompanioj. Ili povas trovi malaperintajn personojn, kiujn la polico ne povas aŭ volas trovi. Familiaj problemoj, kiel divorco, donas multe laboron al detektivoj.

La statuso, rajtoj kaj devoj varias laŭ landoj. En kelkaj landoj kiu ajn povas esti privata detektivo kaj en aliaj necesas havi konstituitan edukadon aŭ trejnadon antaŭ ol la detektivo havos permesilon labori aŭ fondi detektivan oficejon. Policoj aŭ gardistoj jam havas tian bazan edukadon kaj intereson al la profesio kaj pli facile povas trejniĝi por esti detektivo.