Kaŝiĝinta dio

(Alidirektita el Deus absconditus)

La sintagmo Deus absconditus (el la latina: "(kaŝiĝinta dio") ĉeestas en biblia versego de la profetia libro de Jesaja (45,15) [1]: ”Vere Vi estas Dio Sin kaŝanta, Dio de Izrael, Savanto”.

Referencante al la nemezurebleco de la saĝo de Dio, al la neesplorebleco pri lia volo kaj al la senfina diferenco kompare kun la kreitaĵaro (La tute alia), tiu koncepto fariĝas “centra” kaj en la negativa teologio kaj en la dialektika teologio de Karl Barth.

La Deus absconditus estus en rilato kun la temo de la libera volo kaj de la hermeneŭtika cirklo fido-racio. Dio, nome, manifestiĝus tiamaniere ke la homa libero ne estu eliminata de la evidento, ke la fido restu elekto kaj ne fakta dateno evidenta kaj nerefutebla flanke de la racio.

Notoj redakti

  1. Kompetentuloj precizigus ke ĝi kuŝas en la “Dua Jesaja” ĉar en tiu libro intervenis pluraj manoj kaj tiu ĉapitro troviĝas en zono ne origina.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Volker Leppin: Deus absconditus und Deus revelatus. Transformationen mittelalterlicher Theologie in der Gotteslehre von „De servo arbitrio“; in: Berliner Theologische Zeitschrift 22 (2005), S. 55–69, ISSN|0724-6137
  • Horst Beintker: Luthers Gotteserfahrung und Gottesanschauung; in: Leben und Werk Martin Luthers von 1526 bis 1546 – Festgabe zu seinem 500. Geburtstag, Band 1; Berlin, 1985.