Deutsche Welle

Deutsche Welle ("germana ondo", mallongigo: DW) estas germana radistacio kaj televidkanalo por eksterlando. Ĝi havas studiojn en Bonn kaj Berlino. Ĝi elsendas per DW-RADIO (enlanda radiostacio), DW-TV (televidstacio), DW.DE (mondvasta elsendado) kaj DW-Akademie. Krome ĝi prezentas interretpaĝaron en 30 lingvoj.

Deutsche Welle
emblemo
Deutsche Welle Logo.svg
amaskomunikilo
Dum 3-a de majo 1953 –
Tipo Publika elsendo
Fondodato 1953
Sidejo Flago-de-Germanio.svg Germanio
Lando Germanio
Retejo http://www.dw.com/
Jura formo institucio de publika juro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Elsendejo "Schürmann-Bau" de Deutsche Welle en Bonn
Studio de Deutsche Welle en Bonn

Deutsche Welle komencis elsendadon la 3-an de majo 1953 je la kulmino de Malvarma milito. La radiostacio havas 1.444 dungitojn (stato: 2006). Deutsche Welle estas neprofitocela institucio, financata per la germana ŝtato, sed sendependa en la enhavo de la elsendoj. Inter la ĵurnalistaj kunlaborantoj estas interalie la esperantistoj Klaus Dahmann kaj Grigorij Arosev.

Proponoj de Deutsche WelleRedakti

Eksteraj ligilojRedakti