Lessines
(Alidirektita el Deux-Acren)
Lessines (france, pr. [leSI:N], nederlande : Lessen) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1825. Komence de januaro 2016 ĝi havis 18 610 enloĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Soignies (nederlande : Zinnik).
Lessines | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Henegovio | ||
Poŝtkodo | 7860 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 18 610 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 244 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 42′ N, 3° 49′ O (mapo)50.73.8166666666667Koordinatoj: 50° 42′ N, 3° 49′ O (mapo) | ||
Areo | 72,29 km² (7 229 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ekde 1977 la municipoj Bois-de-Lessines (nl: Lessenbos), Deux-Acren (nl: Twee-Akren), Ghoy, Ogy, Ollignies (nl: Woelingen), Papignies (nl: Papegem) kaj Wannebecq apartenas al Lessines, la ĉefa municipo.
TurismoRedakti
La ŝtonminejoj de porfiro valoras la viziton, samkiel la hospicon Nia Sinjorino kun la Rozo, kompareble al la hospico Hotelo Dieu en Beaune (Francio), kiu iĝis monaĥejo, fondita en 1242.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la komunumo (france)
- Ne-oficiala retejo pri Lessines - Lessines.net (france)