Santa Colomba de Curueño

(Alidirektita el Devesa de Curueño)

Santa Colomba de Curueño [santakoLOMba dekuRŬEnjo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la centroriento de la provinco kaj en tradicia areo nomita Curueño, pro la rivero samnoma kiu kuniĝas kun rivero Porma.

Santa Colomba de Curueño
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24150 • 24848 • 24151
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 496  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 45′ N, 5° 25′ U (mapo)42.750477777778-5.4126333333333Koordinatoj: 42° 45′ N, 5° 25′ U (mapo) [+]
Alto 926 m [+]
Areo 91,95 km² (9 195 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Colomba de Curueño (Provinco Leono)
Santa Colomba de Curueño (Provinco Leono)
DEC
Santa Colomba de Curueño
Santa Colomba de Curueño
Situo de Santa Colomba de Curueño
Santa Colomba de Curueño (Hispanio)
Santa Colomba de Curueño (Hispanio)
DEC
Santa Colomba de Curueño
Santa Colomba de Curueño
Situo de Santa Colomba de Curueño

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Colomba de Curueño [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
Preĝejo de Barrillos.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Ambasaguas de Curueño, Barrillos, Barrio de Nuestra Señora, Devesa de Curueño, Gallegos de Curueño, La Mata de Curueño, Pardesivil kaj Santa Colomba de Curueño, okupas totalan areon de 91,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 478 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 31 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun La Vecilla, Garrafe de Torío, Vegaquemada kaj Vegas del Condado.

Historio redakti

Estas restaĵoj de romia setlado kaj en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Fruaj mencioj estis de Ambasaguas (Inter ambas aquas) en 959, de La Mata de Curueño en 1051 kaj de Santa Colomba en 1159. La ordenoj de Templanoj kaj de Alkantara havis povon en la areo. En moderna epoko la tuta areo de Curueño formis senjorlandon.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, kastelo, ermitejo).

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti