La dezerta igvano (Dipsosaurus dorsalis) estas unu de la plej oftaj lacertoj de la dezertoj de Baja California, Baja California Sur, Sonora kaj Mojave, en sudorienta Usono kaj nordokcidenta Meksiko. Ili loĝas ankaŭ en kelkaj insuloj de la Golfo de Kalifornio.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dezerta igvano
Dezerta igvano (Dipsosaurus dorsalis)
Dezerta igvano (Dipsosaurus dorsalis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Igvanuloj Iguania
Familio: Igvanedoj Iguanidae
Oppel, 1811
Genro: Dipsosaurus
Hallowell, 1854
Specio: Dipsosaurus dorsalis
(Baird & Girard, 1852)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La dezerta igvano estas mezgranda lacerto, ĝis 61 cm longa inklude la voston.[2]​ Ĝi estas helgriza aŭ kremkolora kun reteca helbruna modelo surdorse kaj sur flankoj. De la dorsocentro malsupren ĝi havas strion de skvamoj iom pli grandaj malsupre. La reteca modelo kreas brunajn makulojn ĉe la malantaŭa parto de la malantaŭaj kruroj, kiuj iĝas strioj laŭlonge de la vosto. La vosto estas normale proksimume 1,5 fojojn pli longa ol la korpo el la muzelo ĝis la kloako. La ventro estas helkolora. Dum la pariĝsezono, la flankoj iĝas rozkloraj ambaŭsekse.

Referencoj redakti

  1. Valdivia-Carrillo, Tania; García-De León, Francisco J; Blázquez, Ma. Carmen; Gutiérrez-Flores, Carina; González Zamorano, Patricia (1a de septembro 2017). «Phylogeography and Ecological Niche Modeling of the Desert Iguana (Dipsosaurus dorsalis, Baird & Girard 1852) in the Baja California Peninsula». Journal of Heredity 108 (6): 640-649. ISSN 0022-1503. doi:10.1093/jhered/esx064. Konsultita la 16an de aprilo 2021.
  2. Stebbins, Robert (2003). Western Reptiles and Amphibians. New York: Houghton Mifflin. pp. 338-339, 537. ISBN 0395982723.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dipsosaurus dorsalis en la hispana Vikipedio.