La Dezerta mesito (Monias benschi) estas surgrunde loĝanta birdo endemia de Madagaskaro. Ĝi estas unu el tri specioj en la familio de mesitoj (Mesitornithidae), kaj estas limigita laŭ distribuado al malgranda regiono de malaltaj teroj en sudokcidenta Madagaskaro, do la plej limigita teritorio inter la madagaskaraj mesitoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dezerta mesito
Dezerta mesito, masklo
Dezerta mesito, masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Mesitornitoformaj Mesitornithiformes
Familio: Mesitornitedoj Mesitornithidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Monias
Specio: M. benschi
Monias benschi
(Oustalet & Grandidier,G, 1903)
Konserva statuso
Respektivaj teritorioj nekoincidaj de la tri samfamilianoj: Bruna mesito oranĝe, Blankabrusta mesito en verda kaj Dezerta mesito blue
Respektivaj teritorioj nekoincidaj de la tri samfamilianoj: Bruna mesito oranĝe, Blankabrusta mesito en verda kaj Dezerta mesito blue
Respektivaj teritorioj nekoincidaj de la tri samfamilianoj: Bruna mesito oranĝe, Blankabrusta mesito en verda kaj Dezerta mesito blue
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dezerta mesito estas mezgranda surterema birdo kiu estas ofte priskribita kiel raleca (nome el familio kun kiu la mesitoj estas foje lokitaj). La specio havas longan kaj subenkurban bekon kio distingas ĝin disde la aliaj membroj de la familio. Ambaŭ seksoj estas grizecaj supre kaj montras fajnajn blankajn brovostriojn. Ambaŭ havas blankajn subajn partojn; la masklo havas nigran duonlunforman punktojn flanke de la kolo kaj ĉe supra brusto. La ino havas rufecajn punktojn kiuj povas merĝi en ĝeneralan rufan nuancon, kaj havas flavecan vangomakulon.

La Dezerta mesito estas limigita al veprejoj kun malfermaj areoj el marnivelo al 130 metroj. Ili manĝas per plukado de senvertebruloj, semoj kaj fruktoj el la grundo kaj povas elfosi surface.

La birdonestoj estas eksponitaj platformoj el bastonetoj konstruitaj en arbusto ĉirkaŭ 2 metrojn el la grundo. La ino demetas 1 aŭ 2 ovojn. Kovado kaj idozorgado estas kunhavata de ambaŭ seksoj. Ili povas esti poliandraj aŭ poliginaj.

La populacio de tiu specio povas esti densa ene de tre limigita geografia teritorio. Ĝi estas vundebla pro habitatodegradado, predantoj, ĉasado, manko de oficiala protektado kaj tre limigita teritorio.

Referencoj

redakti
  • Handbook of the Birds of the World, Volume Three, Hoatzin to Auks; de Hoyo, Elliot kaj Sargatal, ISBN 84-87334-20-2

Eksteraj ligiloj

redakti