Dezső Ágai

advokato

Dezső Ágai [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ágai Dezső estis hungara advokato, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Adler ĝis 1946, lia filino estis Ágnes Ágai.

Dezső Ágai
Persona informo
Naskonomo Adler Dezső
Naskiĝo la  25-an de februaro 1900(nun 1900-02-25)
en Hungario Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 28-an de decembro 1980
en Hungario Szeged (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Familio
Infano Ágnes Ágai
Okupo
Okupo pledadvokato • edukisto
vdr

Dezső Adler[1] naskiĝis la 25-an de februaro 1900 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 28-an de decembro 1980 en Szeged.

Biografio redakti

Dezső Ágai akiris juran diplomon en Scienca Universitato Ferenc József (Szeged) en 1925, post 3 jaroj advokatan-prokuroran diplomon. Inter 1925 kaj 1943 li estis advokato de akuzitaj komunistoj kaj socialdemokratoj, sed en la lastaj jaroj de la periodo li estis ankaŭ trudlaboristo. Inter 1943–1945 li estis kaptito en Aŭŝvico (koncentreja komplekso). Post la liberiĝo li estis prokuroro en Szeged (1945–1948), pli poste li instruis en la universitato kiel lektoro (1948–1960), docento (1960–1965) kaj katedrestro (1960–1961). Li ricevis ŝtatajn premiojn en 1968 kaj 1970. Lia edzino naskis filinon en 1932.

Fontoj redakti

Referencoj redakti