Barono BÁNFFY Dezső (n. 28-an de oktobro 1843, Kolozsvár (nun en Rumanio) - m. 24-an de majo 1911, Budapeŝto) estis hungara politikisto, ĉefministro de Hungario inter 1895 kaj 1899. Lia ĉefa klopodo estis subpremo de la nacimalplimultaj movadoj, fortiĝantaj fine de la 19-a jarcento.

Dezső Bánffy
Persona informo
Bánffy Dezső
Naskiĝo 28-an de oktobro 1843 (1843-10-28)
en Kluĵo
Morto 24-an de majo 1911 (1911-05-24) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de LepsikoHumboldt-Universitato en Berlino vd
Partio Liberal Party • New Part vd
Familio
Dinastio House of Bánffy vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Dezső Bánffy
Pentraĵo pri Dezső Bánffy

Li studis juron en Berlino kaj Lepsiko. Li estis ĉefprefekto de interna Szolnok (ekde 1875), poste de Szolnok-Doboka (1876–90), fine de departmentoBeszterce-Naszód (1890–82).

Li klopodis je perforta asimilado de la naciaj malplimultoj, sen-atente subpremis la naciajn movadojn de la rumana malplimulto. Li agadis ĉiam – ofte nedemokratia – por la reganta partio dum la balotoj kaj kiel prezidanto de la parlamento (1892-95). La reĝo nomumis lin ĉefministro la 14-an de januaro 1895. Dum lia oficado akceptis la parlamento leĝojn pri la libera religipraktikado (1895-jara XLIII. leĝo) kaj pri egalrajtigo de la izraelita eklezi (1895-jara XLII. leĝo). Oni ligas al lia regado la establon de administra juĝejo, novajn leĝojn pri asiza tribunalo, akuzaj juĝprocesoj. En la jaro de miljara Hungario (millennium, 1896), la partioj interkonsentis – kun aprobo de Bánffy – je tn. Treuga Deit („Paco de Dio”), laŭ kiu oni ĉesigis la politikajn disputojn por tiu jaro.

Spite al la akcpetitaj liberalaj religiaj leĝoj, li aliterene uzis la politikon de fera mano. Dum la balotoj de 1896, li subpremis la opozicion, tiel akirante 287 sidejon el 412 en la parlamento por la reganta partio. Li daŭrigis subpreman politikon de la naciaj malplimultoj, la laboristaj kaj kamparanaj movadoj. La respondo de la opozicio estis la parlamenta obsaklo, kiu do akriĝis ankaŭ en la aŭstra-hungara dogantraktado. La registaron trafis krizo kaj Bánffy anoncis sian abdikon la 19-an de februaro 1899.

Post lia abdiko, oni nomumis lin ĉefa kortegmajstro, sed li abdikis en 1904 kaj iĝis denove parlamentano. Li fondis la Novan partion kaj estis ties gvidanto de 1904 ĝis 1906. Tiu partio aliĝis fine de 1904 al opozicia ligo, sed eksiĝis el tio en marto de 1906.