Dezső BITA [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Bita Dezső Ferenc estis hungara pastro, monaĥo, profesoro. Dum publikado li uzis la literojn pseŭdonime: B.a..

Dezső Bita [1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1832 en Keszthely. Li mortis la 8-an de marto 1922 en Keszthely.

Biografio redakti

Dezső Bita aliĝis al la benediktanoj en 1850, li monaĥiĝis post 4 jaroj. Li studis teologion en Universitato de Pest inter 1854 kaj 1857. Li pastriĝis en 1857, poste li instruis en abatejo de Győrszentmárton. Inter 1868 kaj 1905 li instruis en la menciita universitato. En la studjaro 1884 li estis rektoro [2].

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Egyházi beszéd Borbély Kornél Kálmán első sz. mise-áldozatja alkalmával Komáromban (1858) - eklezia parolado
  • Egyházi beszéd a szt. László-társulat védszentjének névünnepén (1870) - eklezia parolado
  • A hit s tudomány közti viszony (1874) - rektora parolado
  • A keresztény vallás isteni eredete és szükséges volta korunk tévelyével szemben (1875, 1876) - premiita verko
  • A kath. egyház isteni szervezete (1883) - laŭdita verko

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti