Dezső Bokányi [deĵO bokAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bokányi Dezső estis hungara ŝtontajlisto, komisaro, ĵurnalisto, tradukisto. Lia pseŭdonimo estis Brutus.

Dezső Bokányi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1871 (1871-02-11)
en Peŝto
Morto 31-an de majo 1943 (1943-05-31) (72-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj hungararusa vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Socialdemokrata Partio de Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • sindikatisto • ŝtontajlistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Dezső Bokányi troviĝas en la tria vico maldekstre

Dezső Bokányi [1] naskiĝis la 11-an de februaro 1871 en Pest (urbo). Li mortis en 1943? en Moskvo.

Biografio redakti

Dezső Bokányi frekventis universitaton en Budapeŝto nur 2 jarojn, poste li elektis la metion ŝtontajlisto. Li laboris ekzemple en Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár). Li frue aliĝis al sindikato, krome li kontribuis en gazetoj kaj tradukis signifajn verkojn de la socialistoj (ekzemple Manifesto de la Komunista Partio). Ekde 1895 li redaktis Népszava. Dum Kalistefa revolucio li estis signifa oratoro, dum Hungara Sovetrespubliko li estis komisaro (komprenu ministro). Li partoprenis en masakro en Jászberény, kie mortis 11 virinoj. Li estis kondamnita je morto, sed en 1922 Soveta Rusio ŝanĝis lin. Li laboris en Radio Moskvo, krome li tradukis. Li estis viktimo de Stalina purigado, tial cirkstancoj de la morto estas nebulaj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Marx Károly a tudományos szocializmus megalapítójának korszaka, élete és működése (1899)
  • Dolgozatok a forradalomért (1926)
  • A párizsi kommün (Pariza Komunumo (1871)), (1937)
  • Karl Marx: Bér, ár, profit (1919) - tradukaĵo
  • Friedrich Engels: A szocializmus fejlődése az utópiától a tudományig (1897) - tradukaĵo

Fontoj redakti