Dezső Deseő [deĵO deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Deseő Dezső estis hungara kuracisto, profesoro, dentkuracisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagyemőkei.

Dezső Deseő
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1893 (1893-01-30)
en Veľky Báb
Morto 12-an de majo 1967 (1967-05-12) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dentistokuracisto • universitata instruisto
vdr

Dezső Deseő [1] naskiĝis la 30-an de januaro 1893 en Hungara reĝlando en Nagybáb, kiu nun estas vilaĝparto de Báb (distrikto Nitra) en Slovakio. Li mortis la 12-an de majo 1967 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dezső Deseő frekventis gimnazion en Nyitra, poste li akiris kuracistan diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1915. Post siaj studoj li laboris en la universitata medicina instituto, dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto. Inter 1917 kaj 1919 li estis militkaptito en Italio. Hejmenveninta li estis nomumita privata profesoro. En 1920 li akiris dentkuracistan diplomon. Inter 1922 kaj 1948 li instruis en la Veterinara Altlernejo de Budapeŝto, sed interrompo okazis en la studjaro de 1925, tiam li esploris en Londono kaj Lejpcigo. En 1929 li atingis la rangon publika ordinara profesoro, en la studjaro 1934 li estis dekano. En 1948 li pensiuliĝis, tamen li laboris plu, kiel dentokuracisto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A tréning élettana (1934)
  • A szív és a vérkeringés (1943)
  • A kreatin phosphorsav szerepe az izomösszehúzódásban (1947)

Fontoj redakti