Dezső Elekes

hungara statistikisto, demografo, universitata profesoro

ELEKES Dezső [elekeŝ] estis hungara statistikisto, demografo, universitata profesoro. Dezső Elekes naskiĝis la 11-an de novembro 1889 en Kézdivásárhely kaj mortis la 8-an de aprilo 1965 en Budapeŝto.

Dezső Elekes
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1889 (1889-11-11)
en Târgu Secuiesc
Morto 8-an de aprilo 1965 (1965-04-08) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Familio
Frat(in)o György Elekes
Okupo
Okupo advokato • statistikisto • demografo
vdr

Biografio redakti

Elekes pristudis juron en Universitato Koloĵvaro, poste ekde 1918 li servis ĉe la Centra Ofico pri Statistiko de Hungarujo. En 1942 li iĝis eksterordinara profesoro. Kiel prezidanto de la ofico en 1947 li reprezentis Hungarujon en la kunsido de Instituto Internacia pri Statistiko en Washington. Li redaktis la revuon Magyar Statisztikai Szemle. En 1924 li gajnis la amatoran ŝakĉampionadon de Budapeŝto.

Verkoj pli gravaj redakti

  • A Dunavölgyi kérdőjel. A Duna környéki Közép-Európa gazdasági problémája (Bp., 1934);
  • Budapest szerepe Magyarország szellemi életében (Bp., 1938).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon