Dezső Hámori

biografio pri hungara bestokuracisto

Dezső Hámori [deĵO hAmori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hámori Dezső estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, oficiro. Lia origina familia nomo estis Holczmann [holcman].

Dezső Hámori
Persona informo
Naskonomo Holczmann Dezső
Naskiĝo 17-an de februaro 1910 (1910-02-17)
en Balassagyarmat
Morto 12-an de decembro 1982 (1982-12-12) (72-jaraĝa)
en Budakeszi
Tombo Budakeszi
Lingvoj hungaraanglagermanafrancarusaslovakaĉeĥa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Dezső Holczmann[1] naskiĝis la 17-an de februaro 1910 en Balassagyarmat, li mortis la 12-an de decembro 1982 en Budapeŝto (laŭ alia informo en Budakeszi).

Biografio redakti

Dezső Hámori maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1928, poste li akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1931. Post la diplomo li aliĝis al la armeo kaj laboris en ĉevalaro de Kisbér kaj Bábolna. Post 2 jaroj li doktoriĝis en la universitato, baldaŭ li laboris en armea instituto en rango kapitano. En 1943 li habilitiĝis, sed anstataŭ instruado li batalis en la 2-a mondmilito, kie li estis militkaptito. En 1946 li estis respondeculo pri bredado de ĉevaloj, en 1950 li havis postenon en instituto pri bredadoj. Inter 1957 kaj 1963 li estis ĉefbestokuracisto de ĉiuj ŝtataj bienoj, poste ĝismorte li estis ministeria oficisto. Jam pli frue li kandidatiĝis en 1954, doktoriĝis en 1965 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En la studjaro 1981 li instruis en la Veterinara Universitato de Budapeŝto en instrua rango titulara profesoro.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Átöröklődő hibák a lótenyésztésben (disertaĵo, 1944)
  • Lótenyésztés (libro, 1946)
  • A munkaképesség-vizsgálatok hazai rendszere és eredmé­nyei (disertaĵo, 1954)
  • Kóros elváltozások öröklődése háziállatokon (1958)
  • A szarvasmarha törpenövésének genetikája (1959)
  • Örök­lődéskórtani vizsgálatok szarvasmarha-, sertés- és juhállományokban (disertaĵo, 1965)
  • Háziállatok öröklődő alkati hibái és betegségei (1974, angle: 1983)

Fontoj redakti

Referencoj redakti