Dezső Hegyi
Dezső Hegyi [deĵO hedji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hegyi Dezső estis hungara agronomo, botanikisto, mikologo. Lia botanika nomo estis Hegyi.
Dezső Hegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de aprilo 1873 en ![]() |
Morto | 30-an de novembro 1925 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Parizo |
Okupo | |
Okupo | biologo |
Dezső Hegyi[1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1873 en Pozsony (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio, li mortis en 1926 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Dezső Hegyi akiris diplomon en Sorbonne en 1893 dum li akiris praktikon en la botanika stacio en Parizo. Hejmenveninta li akiris validan (hungaran) diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) kaj laboris en la akademia botanika stacio. Inter 1911-1919 li estis staciestro spite tion, ke ekde 1913 la sidejo funkciis en Budapeŝto. Plej ofte li esploris malsanojn de tritikoj kaj sukerbetoj. En 1919 li pensiuliĝis, tamen li esploris plu kaj verkis artikolojn.
Elektitaj kontribuojRedakti
- A cukorrépa betegségei (1902)
- Konyhakerti növényeink betegségei (1904)