Dezső Laczkó [deĵO lackO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Laczkó Dezső Ágoston estis hungara geologo, paleontologo, pastro, monaĥo, instruisto, muzeologo.

Dezső Laczkó
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1860 (1860-07-22)
en Trenčín
Morto 28-an de oktobro 1932 (1932-10-28) (72-jaraĝa)
en Veszprém
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo paleontologo • geologo • verkisto de nefikcio • romkatolika sacerdoto
vdr
Statuo pri Dezső Laczkó

Dezső Laczkó [1] naskiĝis la 22-an de julio 1860 en Hungara reĝlando en Trencsén (nuntempa Trenčín en Slovakio). Li mortis la 28-an de oktobro 1932 en Veszprém (urbo).

Biografio redakti

Dezső Laczkó frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Nyitra, en 1877 li aliĝis al la piaristoj. Inter 1879 kaj 1881 li lernis teologion en Nyitra, poste li monaĥiĝis. Li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, krome li pastriĝis en 1885. Komence li instruis en diversaj gimnazioj, poste inter 1888-1920 en urbo Veszprém, kie li estis gimnaziestro en 1912. Li partoprenis en ekspedicio de Mór Déchy en Kaŭkazo en 1902, sed li ankaŭ multe esploris montaron Bakony. En 1903 li fondis muzeon en Veszprém, poste li estis ties unua muzeestro. Li pensiuliĝis en 1920.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A gerinces állatok csontrendszerének fejlődése (1885)
  • Geológiai jegyzetek a Kaukázusból (1907)
  • Veszprém városának és tágabb környékének geológiai leírása (1911)
  • Őstörténeti adatok a Balaton környékéről (1929)

Memorigiloj redakti

  • statuo en urbo Veszprém [2] (1937)
  • muzeo de Veszprém prenis la nomon Laczkó Dezső

Fontoj redakti