LEMHÉNYI Dezső, Kollmann (pro. lemhe:nji) estis hungara advokato naskita en Nagyvárad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Oradea en Rumanio) la 5-an de februaro 1886 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de aŭgusto 1979. Lia filo estis Dezső Lemhényi (akvopilkisto).

Dezső Lemhényi
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de februaro 1886(nun 1886-02-05)
en  Hungara reĝlando Nagyvárad
Morto la 23-an de aŭgusto 1979
en  Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pledadvokato • politikisto
vdr

Biografio redakti

Dezső Lemhényi estis oficiro, sed li rompis de tiu kariero. Li defendis la viktimojn de la blanka teroro post la falo de la Hungara Sovetrespubliko de 1919 kiel sola invitita radikala ano de la Jogvédő Iroda (Rajtdefendficejo). Dum dek jaroj li defendis 300 komunistojn. En 1926 per Kossuth-partia programo li iĝis ano reprezentanta de Ferencváros, poste de Angyalföld en la ĉefurba komitato de leĝfarantaro. Dum la regado de la hungaraj faŝistoj en 1944-1945 li kaŝis persekutitojn. Inter 1945-47 li reprezentis en la landkunveno la maldekstran flankon de la Kisgazdapárt (Partio de bienetularo).

Fonto redakti