Dezső Megyeri [deĵO medjeri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Megyeri Dezső estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, dramisto, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Jámbor.

Dezső Megyeri
Persona informo
Naskonomo Jámbor Dezső
Naskiĝo 5-an de marto 1857 (1857-03-05)
en Peŝto
Morto 14-an de oktobro 1913 (1913-10-14) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo aktoro • reĝisoro • teatrestrotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dezső Jámbor [1] naskiĝis la 5-an de marto 1857 en Pest (urbo), li mortis la 14-an de oktobro 1913 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dezső Megyeri frekventis kalvinanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis 2 jarojn en Reĝa Universitato de Pest, samtempe li studis muzikon en Muzikakademio de Pest. Tamen li iĝis aktoro en 1877 en Nagykőrös en trupo de Károly Szuper. Baldaŭ li apartenis al pluraj migrantaj trupoj. Ekde 1884 li apartenis al Nacia Teatro (Kolozsvár), kie post jaroj li estis reĝisoro, inter 1896-1898 teatrestro. Li iris al Budapeŝto en 1898, kie li estis membro de kaj Gaja Teatro, poste ĉefreĝisoro de Népszínház. Li denove revenis al Kolozsvár por esti teatrestro (1901-1905), poste li estis ĉefreĝisoro de Teatro Magyar, fine ekde 1906 teatrestro de Népszínház. Li pensiuliĝis en 1910.

Elektitaj teatraj roloj redakti

  • Ede Szigligeti: Liliomfi
  • Schönthan: A szabin nők elrablása - Rettegi Fridolin
  • Hervé: Mam'zelle Nitouche - Celestin

Elektitaj originaj teatraĵoj redakti

  • Katonás kisasszony (opereto, Népszinház, 1891)
  • Az első per (komedio, Nacia Teatro (Kolozsvár), 1892)
  • Az ötödik pont (opereto, Népszinház, 1894)

Elektitaj tradukitaj teatraĵoj redakti

  • Johann Strauß (filo): Der Zigeunerbaron (opereto, Kolozsvár, 1886)
  • Wilbrandt: Első szerelem (komedio, Kolozsvár, 1887)
  • Moser: Hulló csillag (komedio, Kolozsvár, 1888)

Elektitaj trupanoj redakti

Fontoj redakti