Dezső Zágoni
Dezső ZÁGONI [za:goni] rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro. Li naskiĝis en Magyarpécska la 26-an de septembro 1891 kaj mortis la 23-an de julio 1939 en Budapeŝto.
Dezső Zágoni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1891 en Pecica |
Morto | 23-an de julio 1939 (47-jaraĝa) en Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto ![]() |
Kariero
redaktiDezső Zágoni instruis unu jaron en Lugos. Post reveno el la unua mondmilito li envolviĝis en politikon, poste mastrumadis en Beiuș. En 1929 li aperigis la semajngazeton Vidéki Magyarság, kiu en 1930 unuiĝis kun Magyar Szó de Oradea, kies li iĝis respondecredaktoro. Post ties ĉeso li kunlaboris kun gazeto Nagyvárad de 1931, poste redaktis la gazeton Függetlenség (dec. 1932–marto 1933) Pli poste li estis kunlaboranto de gazetoj Brassói Lapok, Keleti Újság, Nagyváradi Napló.
Volumoj
redakti- Esti levelek (Nv. 1934); …mi arra rendeltettünk (rakontoj, samloke, 1935).
Fonto
redakti- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2013-11-04 per la retarkivo Wayback Machine