Dhanbad
Dhanbad estas milionurbo en subŝtato Ĝarkando en orienta Barato.
Dhanbad | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 826001 [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 48′ N, 86° 26′ O (mapo)23.7927886.435Koordinatoj: 23° 48′ N, 86° 26′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 222 m [+] | ||
Areo | 2052 km² ( 205 200 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Dhanbad etendiĝas sur averaĝa alteco de 227 m inter densaj arbaroj. Asansol troviĝas 55, Subŝtata ĉefurbo Ranĉi 122, Kolkato 241, ĉefurbo Delhio 1064, Ĉenajo 1360, Mumbajo 1506 kilometrojn (aere) [1].
HistorioRedakti
En la 7-a jarcento A.D. restis duba informo pri potenca regno. Dum kolonia erao de britoj Dhanbad estis riĉa karbominada urbo, eĉ "karba ĉefurbo". En 1956 la urbo estis deklarita distriktorajta komunumo.
EkonomioRedakti
Dhanbad estas ĉirkaŭita de proksimume 112 karbominejoj, tial ĝi estas la plej malpura enlanda urbo. La riĉa karbo helpas la ŝtaloindustrion en la regiono.
TrafikoRedakti
Dhanbad havas rektan fervojan ligon al Asansol kaj nature estas alireblaj ankaŭ aliaj urboj (Delhio, Mumbajo, Kolkato, Ĉenajo, Ahmadabado, ktp). Dhanbad estas fervoja nodo. La nacia aŭtovojo 2 troviĝas tre proksime. La loka flughaveno estas uzita por privataj malgrandaj aviadiloj kaj helikopteroj. La plej proksima publika flughaveno troviĝas en Asansol.
DemografioRedakti
La loĝantaro de Dhanbad estis 1,162,472 en 2011.
ReligioRedakti
La hinduismo estas la domina religio (81%), poste sekvas la islamanoj (17%), la aliaj malpli ol 1%.
KlimatoRedakti
Dhanbad havas transiran klimaton inter humida subtropika kaj tropika klimato. Jare averaĝe pluvas 1368 mm, inter junio-oktobro tre ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 19-31 °C.
EdukoRedakti
En Dhanbad institutoj, kolegioj kaj seminario funkcias.
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans