Diána Ürge-Vorsatz

La informkesto prezentas malĝustan naskiĝdaton!

Diána Ürge-Vorsatz
Persona informo
Naskonomo Vorsatz Diána
Naskiĝo 30-an de novembro 1967 (1967-11-30) (56-jaraĝa)
en Berlino
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Kalifornio
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Diána Ürge-Vorsatz [urge-forsac?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ürge-Vorsatz Diána estas hungara fizikisto, esploristo pri klimato, altlerneja instruisto. En ŝia nomo la edza nomo Ürge aperis post la geedziĝo.

Diána Vorsatz[1] naskiĝis en 1968 en Budapeŝto (laŭ alia informo en Berlino).

Biografio redakti

Diána Ürge-Vorsatz maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1992, sed en la jaroj 1990-1991 ŝi kiel vizitanta studento studis diplomiĝintan kurson pri scienca media polurado kaj faris esplorojn pri media fiziko en Universitato de Okcidenta Londono. Ŝi studis plu en Usono kaj ŝi doktoriĝis pri media scienco kaj teknologio en 1996 en Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso kaj en Universitato de Kalifornio en Berkeley. Hejmenveninta ŝi edziĝis. En 2001 ŝi ekinstruis en Mez-Eŭropa Universitato kiel profesoro, samtempe ŝi partoprenas en laboro pri Klimata Ŝanĝo kaj Daŭrigebla Energipolitiko. Ŝi ricevis premion en 2008. Ŝi akre kritis agon de la Tria Kabineto Orbán, kiam la kabineto faris paŝojn por ĉesigi la universitaton. Ŝi havas edzon, kaj naskis sep gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Fenntartható energiagazdálkodás és környezetvédelem. Magyarországi energetika és környezet: helyzetelemzés és jövőkép. Az energiahatékonyság javításának és az üvegházhatású gázok kibocsátás-csökkentésének gazdasági feltételei Magyarországon (kunredaktoro, 2000)
  • Assessment of policy instruments for reducing greenhouse gas emissions from buildings. Report for the UNEP-Sustainable Buildings and Construction Initiative (kunaŭtoro, 2007)

Fontoj redakti

Referencoj redakti