Divanija

urboj de Irako
(Alidirektita el Diŭanija)

Divanija, laŭ araba lingvo الديوانية estas metropolo, ĉefurbo de Gubernio Kadisija (Irako).

Panoramo de Divanija
Divanija
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 391 600  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 59′ N, 44° 55′ O (mapo)31.98916666666744.924722222222Koordinatoj: 31° 59′ N, 44° 55′ O (mapo) [+]
Alto 34 m [+]
Divanija (Irako)
Divanija (Irako)
DEC
Divanija
Divanija
Situo de Divanija

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Al Diwaniyah [+]
vdr
Riverborda foto en Divanija
Riverborda foto en Divanija
Armeaj aŭtoj en Divanija

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Divanija situas sur ebenaĵo en meza landparto de Irako laŭ bordo de Eŭfrato. Bagdado troviĝas 158, Faluĝa 186, Amara (urbo) 213, Ramadi 220, Basra 321, Sulajmanija 400, Mosulo 511 kilometrojn.

 
Vojo en Divanija

Historio redakti

Divanija estis fondita en 1854 en la Otomana Imperio. La turkaj impostistoj havis la unuajn domojn, poste la loko estis polica kaj armea centro. Ankaŭ nun la metropolo estas armea centro. En 2011 antaŭ la rezidejo de guberniestro de Kadisija estis eksplodigitaj du aŭtoj, farĉitaj per eksplodaĵoj. Pereis ĉ. 25 homoj, pli ol 30 estis vunditaj.[1] En la sama jaro la aŭtoritatoj anoncis, ke komuna tombejo estis trovita okcidente de la urbo kun 220 korpoj. La mortintoj verŝajne estas kurdoj, kiuj estis ekzekutitaj en 1987.

Ekonomio redakti

La areo ĉirkaŭ Divanija estas bone irigaciita de la proksima Eŭfrato, ofte estas konsiderita kiel unu el la plej fekundaj partoj de Irako. La industrio produktas diversajn gumojn. La loĝantoj estas preskaŭ senescepte ŝijaistoj.

 
Pordego en Divanija
 
Riverborda foto en Divanija

Trafiko redakti

En Divanija haltas la fervojo inter Bagdado-Basra. Ankaŭ ĉefvojoj kuras al pluraj direktoj.

Klimato redakti

La klimato de Divanija estas seka dezerta. Jare pluvas 120 mm, inter junio-septembro ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo varias inter 18-31 °C.

Vidindaĵoj redakti

En Divanija vidindaĵo estas la bazarejo, kie estas aĉeteblaj belegaj teksaĵoj. Por ornitologoj la metropolo kaj apudaĵo estas vizitenda pro diversaj specoj pri birdoj.

Referencoj redakti